Täpsem info spiritismi ja MTÜ Võsu Vaimne Keskus AMO tegevuse kohta August Kilgilt, telefonidelt 3238572 või 53345516 E-mail august@spiritism.ee Skype august.kilk Aadress Rakvere tee 9, Võsu, 45501, Lääne-Virumaa, Estonia

Esperanto

05. Aliĝintoj

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 02/21/2012 - 01:27
K-n-roAliĝdatoNomoj familia k personaLandoUrboEo-nivelo 001 19.01.12 Zajdman Jefim Ukrainio Jalto Spertulo 002 19.01.12 Belenko Anĵela Ukrainio Jalto Progresanto 003 19.01.12 Ĵdanov Miĥail Ukrainio Jalto Progresanto 004 19.01.12 Snigirjova Jelena Ukrainio Jalto Progresanto 005 19.01.12 Katin Vjaĉeslav Ukrainio Jalto Progresanto 006 19.01.12 Mirnaja Inna Ukrainio Jalto Spertulo 007 19.01.12 Ogirenko Irina Ukrainio Jalto Progresanto 008 19.01.12 Nizamutdinova Marjam Ukrainio Jalto Progresanto 009 19.01.12 Korniljev Gurij Ukrainio Jalto Progresanto 010 19.01.12 Kravcova Svetlana Ukrainio Jalto Progresanto 011 19.01.12 Korotkov Oleg Ukrainio Jalto Progresanto 012 19.01.12 Mikitin Anna Ukrainio Jalto Spertulo 013 19.01.12 Rjazankina Vera Ukrainio Jalto Komencanto 014 19.01.12 Anushkina Nadeĵda Ukrainio Jalto Progresanto 015 19.01.12 Kuĉeruk Lilija Ukrainio Jalto Progresanto 016 19.01.12 Koĵevnikov Aleksandr Ukrainio Jalto Komencanto 017 19.01.12 Narkisjan Ruben Ukrainio Jalto Komencanto 018 19.01.12 Moĵajev Pavel Ukrainio Simferopol Spertulo 019 20.01.12 Minin Vladimir Rusio Tomsk Spertulo 020 24.01.12 Lineckij Mikaelo Ukrainio Kijivo Spertulo 021 24.01.12 Bespalov Vladimir Rusio Sochi Spertulo 022 27.01.12 Gudskov Nikolao Rusio Moskvo Spertulo 023 28.01.12 Bojko Raja Ukrainio Bila Cerkva Progresanto 024 28.01.12 Bojko Sergeo Ukrainio Bila Cerkva Spertulo 025 28.01.12 Neĵalskaja Svetlana Ukrainio Ĥarkovo Spertulo 026 29.01.12 Sudakov Vladimir Rusio Sochi Progresanto 027 30.01.12 Karceva Margarita Rusio Uljanovsk Progresanto 028 31.01.12 Hoaro Andreo Francujo Montpeliero Progresanto 029 31.01.12 Richard Diana Francujo Montpeliero Progresanto 030 01.02.12 Markovo Vinko Germanio Tubingeno Spertulo 031 01.02.12 Korsun Valentina Ukrainio Ĥmelnickij Progresanto 032 01.02.12 Ĥodin Volodimir Ukrainio Ĥarkovo Spertulo 033 03.02.12 Redoulez Marcelo Francio Bordozo Spertulo 034 03.02.12 Pomirol Claudine Francio Bordozo Progresanto 035 04.02.12 Markovo Vito Francio San-Maŭro-ĉe-Fosoj Progresanto 036 07.02.12 Seguru Valentin Rusio Moskvo Spertulo 037 08.02.12 Combes Robert Francio Riom Progresanto 038 08.02.12 Berger Gizel Francio Riom Progresanto

Ĝisdata listo de aliĝintoj videblas ĉe :
http://www.velura.net/aligxilo.php

Kategooriad: Esperanto

Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 02/20/2012 - 02:00

Malbone konata flanko de Francio

La faŝismema reĝimo de Franca Ŝtato inter 1940-1945
Gurs 1939-1945 : Koncentrejo en Bearno

Kial ni esperante tradukis tiun libreton ? Ni esperante tradukis tiun libreton pro pluraj kialoj :
1- Tiu libreto tre bone priskribas la vivon de diversaj personoj malliberigitaj en la koncentrejo de Gurs inter 1939 kaj 1945.
2- Tiu libreto estis france redaktita en 2005, kaj germane tradukita en 2007. La esperanta traduko ebligas plivastigi la kampon de legantoj.
3- Tiu libreto montras ke la franca Ŝtato (1940-1944) malfermis multajn koncentrejojn en Francio. Ĝi kunlaboris kun la germana nazia Registaro. En la franca departemento Malalta Rejno, estis koncentrejo kun gaskamero kaj kremacifornego : Struthof, sed dum tiu periodo la departemento estis aneksita al Germanio.
4- Ni esperas ke ĉiuj, kiuj legos tiun libreton, iĝos pacistoj, kontraŭstaros ĉiujn militojn kaj aktivos por la malarmado.

La libro estos disdonata al ĉiuj kongresanoj en Jalto.

Colette Weiss kaj André Weiss

Kategooriad: Esperanto

Aliĝi

SAT AMIKARO - Laup, 02/18/2012 - 21:23
Kategooriad: Esperanto

Sur les pas de Georges Sand

SAT AMIKARO - Laup, 02/18/2012 - 21:21

Puisqu'il ne sera pas possible de dormir au lycée lundi soir, les congressistes qui dormiront au lycée devront prévoir de dormir ailleurs. OKK peut s'occuper de réserver des chambres dans l'hôtel «Première Classe» (à 10 km du lycée), qui sera pour tout le monde le point de départ de l'excursion, vers 9 heures (il faudra vous occuper vous-mêmes du petit-déjeuner auparavant). Ni ferons l'excursion sur Georges Sand et son œuvre (ou au moins une partie !). La première étape nous conduira à Nohant, en passant près de la Mare au Diable, qui, malgré sa notoriété due au roman de Sand, n'est qu'un banal étang, souvent même à sec (!), un lieu difficilement accessible en bus...

A Nohant, nous visiterons la maison de G. Sand. Sans être un château, c'est toutefois une maison noble, dont l'intérêt de la visite dépasse le culte à l'auteur.

Après cette visite, les estomacs s'exprimeront probablement. Nous nous rendrons à proximité à Sarzay, pour déjeuner dans un restaurant, en face d'un des châteaux les plus remarquables du Berry, qui a joué un rôle dans le roman de Sand Le Meunier d'Angibault...

...dont le moulin juste à côté sera visité pendant la digestion.

La dernière étape nous mènera à Gargilesse, le refuge et source d'inspiration de Sand, mais dont la maison n'est pas l'endroit le plus digne d'une visite dans ce charmant village romantique. Grâce à une carte du village, chacun-e pourra choisir ce qu'il préfère visiter, entre les différentes étapes touristiques et les nombreuses expositions (peinture, sculpture, artisanat d'art...)

En résumé, c'est une excursion avec plusieurs points intéressants, mais sans longues distances fatigantes.

Le retour au stationnement est prévu vers 18h30, et le bus pourra nous amener à la gare, si nécessaire.

L'excursion sera annulée si moins de 30 participant-e-s y prennent part au premier mars. Le nombre maximum est de 45 personnes.

Le prix est de 40 €, incluant le déjeuner au restaurant et les droits d'entrée des lieux de visite, mais pas l'hôtel (pour les hôtels, voir la page sur l'hébergement).

Kategooriad: Esperanto

Découverte de Châteauroux

SAT AMIKARO - Laup, 02/18/2012 - 21:21

Samedi après-midi, au moyen du bus gratuit ou à pied.

Le groupe pour cette visite doit être d'au plus 25 participants, mais il sera possible d'organiser plusieurs groupes.

Kategooriad: Esperanto

Il suffit d'un moulin...

SAT AMIKARO - Laup, 02/18/2012 - 21:21

Ce Moulin de Piot, à Cheniers (Creuse), est un lieu de rencontre international, le Moulin de l'Amitié, est connu de nombreux membres de SAT-Amikaro.

Un jour d'hiver de 1952, Charles Chareille a créé l'aventure du "Moulin". Là commença la merveilleuse entreprise ayant pour but de lier les Enfants de Tous les Pays, pour qu'ils comprennent, s'entraident et finalement qu'ils construisent ensemble un univers de fraternité. Dans le Moulin de Piot vinrent pendant 30 ans environ deux mille jeunes du monde entier.

Retrouver l'ambiance du moulin, rencontrer les anciens volontaires du lieu, voir ou revoir le lieu et ses différentes constructions, voir un film sur la vie au Moulin, découvrir de nouveaux projets intéressants, c'est ce que nous vous proposons, à l'occasion du prochain Congrès de SAT-Amikaro.

Cheniers se trouver à environ 60 km de Châteauroux.

  •  L'excursion partira de l'Accueil du Congrès samedi 7 vers 13h30, où sera organisé le covoiturage.

Le programme consiste en:

  •  Déplacement à Cheniers (Creuse, 60 km)
  •  Visite du Moulin de Piot et de Malval
  •  Rencontr avec les habitants de Cheniers
  •  Film sur la vie au moulin
  •  Visite des jardins de la Solidarité à Cherniers
  • Retour à Châteauroux pour le dîner

Les intéressés doivent se manifester au plus tôt par courriel soit à Isabelle Jacob soit à La Sago, qui transmettra.

Cette excursion, gérée indépendamment n'apparaît pas dans le bulletin d'inscription du congrès.

Isabelle Jacob

isabellejacob@voila.fr
lasago@free.fr

05 55 03 54 76

Kategooriad: Esperanto

Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Laup, 02/18/2012 - 20:54

Sabaton 18an de februaro, tago de tutmonda mobilizado :

Ni ĉiuj estas Grekoj

Kiam iu popolo estas atakata, ja estas atakataj ĉiuj popoloj

La 10an de februaro, la ne-elektita estraro de Grekujo adoptis novan konsumbridan planon, ankoraŭ pli malmildan kaj detruan, kiun aprobis la greka parlamento (199 deputitoj kontraŭ 101).

Pro tiu nova konsumbrida plano, la minimuma salajro estas malpliigita je 22% kaj frostita por tri jaroj, la kolektivaj interakordoj estas simple forigitaj, okazos 15 000 maldungoj en la ŝtatfunkciularo kaj 150 000 postenoj estos detruitaj per nerenovigo...

La Greka popolo kuraĝe ekribeladas kontraŭ tiu ĉi politiko bazita sur socia teruro. Akompanataj de terura silento far la amaskomunikiloj, manifestacioj multobliĝas same kiel ĝeneralaj strikoj, malgraŭ sovaĝa subpremo.

La Grekoj bezonas internacian solidarecon, kaj alvokas pri ĝi.

Ni nepre respondu al tiu alvoko. Ni ĉiuj estas Grekoj !

Ilian mobilizadon haltigas iu eŭropa kaj internacia diktaturo, nome tiu de la financaj merkatoj kaj de la "troiko" : EU, ECB, IMF, kiu trudis al la Grekoj tiujn konsumbridajn planojn kun estraro neelektita.

La estraroj en EU, aparte tiu de Francujo, partoprenas en tiu diktaturo, kaj aplikas en la aliaj landoj samspecajn politikojn. Por ili, Grekujo estas nur iu laboratorio, antaŭ ĝeneraligo. La situacio pli kaj pli akriĝos pro la nova eŭropa traktato, kiu trudos akcepton de la "ora regulo" en niaj konstitucioj.

Ankaŭ ni, kiel la Grekoj, rifuzu oferi la popolon sur la mono-altaro.

Ni ree memregu propran vivon.

Lasu vian komputilon, kuniĝu al la mobilizado !

Retfonto (plurlingva) :
http://realdemocracygr.wordpress.co...

Kategooriad: Esperanto

Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Laup, 02/18/2012 - 20:21

Ĝenerala/popola asembleo

Kiam iu popolo estas atakata, ja estas atakataj ĉiuj popoloj

La 10an de februaro, la ne-elektita estraro de Grekujo adoptis novan konsumbridan planon, ankoraŭ pli malmildan kaj detruan. La minimuma salajro estos malpliigita je 22% kaj frostita por tri jaroj, la kolektivaj interakordoj (konvencioj) estas simple malaperigitaj (nuligitaj), okazos 15 000 maldungoj en la ŝtatfunkciularo kaj 150 000 postenoj estos detruitaj per nerenovigo.

La Greka popolo ekbolas, ribeladas kontraŭ tiu ĉi politiko bazita sur socia timegigo. Akompanataj de terura silento far la informrimedoj, protestmanifestacioj multobliĝas, kaj ankaŭ la ĝeneralaj strikoj, malgraŭ sovaĝa subpremo (punhaltigo).

La Grekoj bezonas internacian solidarecon, kaj alvokas pri ĝi.

Ni nepre respondu al tiu alvoko.

La mobilizadon de la Grekoj haltigas iu eŭropa kaj internacia diktaturo, nome tiu de la financaj merkatoj kaj de la "troiko" : EU, ECB, IMF, kiuj trudis al la Grekoj tiujn konsumbridajn planojn, samtempe kun estraro neelektita. La estraroj de EU, aparte tiu de Francujo, partoprenas en tiu diktaturo, kaj aplikas en la aliaj landoj samspecajn politikojn. Por ili, Grekujo estas nur iu laboratorio, antaŭ ĝeneraligo. La situacio pli kaj pli fariĝos danĝera per la nova eŭropa traktato, kiu trudos nin akcepti la "oran regulon" en niaj konstitucioj.

Ni unuigu niajn luktojn kaj ni kune konstruu iun movadon, kiu ebligos rezisti kaj krei. Ni defendu niajn rajtojn kaj refariĝu mastroj de niaj vivoj.

Ekde novembro, indignulaj marŝantoj iradas de Nico al Ateno, pro solidareco kun la Grekoj. La asembleo Reala Demokrateco de Parizo, kuniĝante la 12an de februaro, esprimas sian apogon kaj sian amikecon al la mobilizita greka popolo, kaj alvokas ĉiujn civitanoj partopreni en la manifestacioj kiujn la kolektiva grupo de grekaj laboristoj kaj studentoj organizos en la venontaj tagoj, sekve al la hodiaŭa kuniĝo antaŭ la Greka Ambasadejo

Greka Popolo, ni staras kun vi !

Deklaracio akceptita en kunkonsento je la Ĝenerala Asembleo en Parizo, la 12an de februaro 2012

Tradukis Dominik' Vaskoni-Kuturiero (Dominique Vasconi-Couturier)

Kategooriad: Esperanto

Solidareco kun la greka rezistado (petskribo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Laup, 02/18/2012 - 17:47

PETSKRIBO

Solidareco kun la greka rezistado

La greka popolo estas en situacio de plenrajta defendo. Oni provas trudi al ĝi neelteneblajn politikojn de rigoreco. La sinsekvaj planoj ellaboritaj en Bruselo aŭ de la eŭropa Konsilantaro kaj prezentitaj laŭ pli malpli regulaj intertempoj kiel la sola rimedo por "savi" ĝin el la troŝuldiĝo kaj "savi" la eŭron ĉiufoje fiaskas. Ĉiam pli kaj pli submetante sin al la diktato de la financaj merkatoj, oni ne kuracas la malsanulon sed oni mortigas ĝin. Daŭrigo laŭ tiu vojo estas same senprudenta kaj danĝera.

Necesa estas vera plano de solidareco kun Grekio. Ĝi ankaŭ estas la sola savrimedo por la eŭro kaj la eŭropaj kunagantoj de Ateno. La Eŭropa centra banko (ECB) devas helpi reekigi la kreskon kaj la dungon en Grekio kaj ĉie alie, financante - je kvoto je kiu ĝi pruntodonas al bankoj, nome, je 1 % aŭ eĉ malpli - la ŝtatojn kaj iliajn publikajn servojn, tiel ebligante al ili eliri el sia dependeco de la financaj merkatoj kaj de iliaj uzuraj interezaj kvotoj.

Ĉie hodiaŭ la kresko reduktiĝas. Nova ekonomia krizo minacas la eŭran zonon. Demokratio estas piedpremata. Registaroj, kiel tiu de Ateno, ne estas voĉdone elektitaj sed estas nomumitaj. Burokrataj aeropagoj diktas sian leĝon al la voĉdone elektitaj asembleoj. Aŭtoritatismaj decidoj estas alprenitaj por perforti la popolajn rezistojn, kiuj ekstaras kontraŭ la dispremado je salajroj kaj sociaj protektoj.

La eŭropa konstruo ne transvivos post tiu antaŭenforkuro. La popoloj batalantaj kontraŭ la rigoreco estas pravaj. Ili bezonas nian tutan solidarecon.

Ni subtenas la ideon antaŭmetitan de ekonomiistoj, de agantoj de la socia movado kaj de la maldekstraj fortoj en Francio kaj en Eŭropunio por ke, per la reaĉeto je valorpaperoj de publika ŝuldo ĉe ilia eldono ECB rekte financu la ŝtatojn kaj iliajn publikajn servojn. Tio estus la sola rimedo por rompi la instigilojn de la spekulacio kontraŭ la publikaj ŝuldoj.

La diversaj kunagantoj de la eŭra zono devas havi la eblecon uzi la povon de ECB krei monon por financi la niatempajn sociajn, ekologiajn, energiajn, sanecajn ktp. bezonojn. La Eŭropa fonduso de financa stabileco establita de Eŭropunio devas esti transformita en eŭropan fonduson de socia kaj ekologia disvolvo kaj esti dediĉita al tiu celado. La rekapitaligo de la bankoj aŭ ilia naciigo devas esti kondiĉita al apartiga politiko de la kredito je la servo de tiu celado.

Eŭropo estas ĉe vojkurbiĝo. Gi povas eliri el la krizo nur se ĝi emancipiĝas el la diktaturo de la financaj merkatoj kaj kapabligas sin al komunigita socia, demokrata kaj ekologia progresigo.

Nomo kaj antaŭnomo - Adreso - Subskribo - Retadreso :

(Petskribo resendota al : "L'Humanité, Pétition Solidarité Grèce",
164 rue Ambroise Croizat, FR 93528, Saint-Denis Cedex)

(El la franca gazeto "L'Humanité" de mardo 14-a de februaro 2012 esperantigis Pierre Lévy , levipesperanto ĉe yahoo.fr kiu laŭbezone resendos al la donita adreso la subskribojn senditajn al lia retadreso)

Reta fonto (franclingve) :
http://www.humanite.fr/politique/gr...

Vidu ankaŭ (en esperanto) :
http://www.ipernity.com/group/socia...

Kategooriad: Esperanto

S'inscrire

SAT AMIKARO - Laup, 02/18/2012 - 16:55
Kategooriad: Esperanto

Liste des inscrits

SAT AMIKARO - Laup, 02/18/2012 - 16:54
Kategooriad: Esperanto

S'inscrire

SAT AMIKARO - Laup, 02/18/2012 - 16:53
Kategooriad: Esperanto

S'inscrire

SAT AMIKARO - Laup, 02/18/2012 - 16:50
Kategooriad: Esperanto

La 11an de februaro 2011

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 02/17/2012 - 14:13
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 11an de februaro 2011

Manifestacio de la 11a de februaro

11_2_12

En milda fluo salmonoj suprennaĝas farante ondojn en la golfo plenplena de detruitaj aĵoj (de s-ro Kanazaŭa Kuniomi, gubernio Iŭate, la ĵurnalo Akahata la 7an de februaro 2012) 穏やかな流れに波を立てながら瓦礫の湾を鮭上り来る 〔岩手県、金沢邦臣〕

11 monatoj pasis post la katastrofo. Mi skribos pri aferoj okazintaj dum la pasinta semajno.

La nukleaj reaktoroj ankoraŭ ne estas stabilaj

La registaro deklaris en la lasta decembro, ke la reaktoroj fariĝis stabilaj en malvarmtemperaturo, sed la 12an de februaro TEPCO publikigis, ke la temperaturo ĉe la fundo de la reaktoro n-ro 2 atingis 82 gradojn, plej alta temperaturo ekde la decembro. Laŭ la regularo de TEPCO, la reaktoroj devas esti tenataj sub la temperaturo 80. Ĝi klarigis, ke ĉar oni ne detektis ksenonon, ne okazis kritiĝo, kaj metos unu tunon da bora acido kaj aldone enverŝos tri tunojn da akvo pli ol kutime por malhelpi la kritiĝon. En la televido mi vidis, ke la respondeculo klarigis, ke la altan temperaturon eble kaŭzis malordo de la termometro. Ĉu troviĝas homoj, kiuj kredos tiun klarigon ? Jam de la 6a de decembro la temperaturo fariĝis ĉirkaŭ 70 gradoj, kaj kiel la kontraŭrimedoj TEPCO enverŝadis akvon kaj ankaŭ boran acidon, sed tio ne efikis kaj la temperaturo pli altiĝis. Pro tro da radioaktiveco oni ne povas vidi la enon de la reaktoro, do oni ne scias la ĝustan kialon, kaj atribuis la kaŭzon al la malordo de la termometro. La problemo de nukleaj reaktoroj estas, ke por malvarmigi aŭ stabiligi tiujn, troviĝas neniu efika kontraŭrimedo krom verŝado de akvo. Kia primitiva rimedo por plej moderna maŝino !

La vilaĝo Kaŭauĉi deklaris la « revenon de la vilaĝo »

La urbo Kaŭauĉi, kiu situas en la 30-kilometra radiuso de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima kaj en kiu ĉiu funkcio kaj ĉiuj vilaĝanoj rifuĝis eksteren, deklaris « revenon de la vilaĝo » la 1an de februaro. Tio estas la unua deklaro en vilaĝoj kaj urboj en tiu malpermesita zono. La vilaĝo planas refunkciigi la oficejon, mez- kaj elementlernejojn, klinikojn ktp. la 1an de aprilo. La vilaĝo komencis malpliigi radioaktivecon en lernejoj ekde la lasta novembro, deskrapante la surfacan grundon, kaj sukcesis trionigi la radioaktivecon en 0,14 0,20 mikrosivertojn (en mia urbo la forteco estas 0,03 0,04). Ĝis la fino de marto purigada laboro de 200 el 450 domoj finiĝos. El akvo ĉe 800 lokoj cezio pli ol la normo ne troviĝis. Tamen multaj vilaĝanoj, ankoraŭ havante timon kaj maltrankvilon, ne decidis reveni. Laŭ la enketo nur 4 infanoj revenos al la infanĝardeno. Fabrikoj kaj vendejoj estas fermitaj, pro kio en la vilaĝo ne troviĝas laborlokoj kaj butikumado estas malfacila. Ĝenerala opinio de la vilaĝanoj estas « dum iom da tempo mi vidos la evoluon de la situacio ».

Movadoj kontraŭ nukleaj centraloj

Kontraŭ la nuklea centralo Genkai

Akuzantaro konsistanta el 1704 homoj metis al la juĝo la malkonstruon de la nuklea centralo Genkai situanta en la suda insulo Kjuuŝuu, akuzante la registaron kaj la elektran kompanion Kjuuŝuu. Tiu estas la unua paŝo, kiun sekvos la dua akuzo fare de dek mil homoj.

Kontraŭ la nuklea centralo Hamaoka

Celante malkonstruon de la nuklea centralo Hamaoka situanta en la gubernio Ŝizuoka, 115226 subskriboj estis prezentitaj al la ministro de ekonomio kaj industrio la 23an de januaro. Kolektado de la subskriboj komenciĝis en majo 2011, kaj post ok monatoj oni sukcesis kolekti pli ol 100 mil. Interalie familioj kun infanoj havas tiel fortan intereson, ke « en unu horo 200 homoj subskribis », « Po unu sekundo unu subskribis ». Hamaoka situas meze de Tokio kaj Osako, do se okazus akcidento ĉi tie, la influo estus grandega kaj Japanio pereus.

Referendumo pri la nukleaj centraloj

La grupo en Tokio « Ni postulu la referendumon pri nukleaj centraloj » publikigis, ke la nombro de la subskriboj superos 300 mil. Ĝi komencis kolekti subskribojn ekde la lasta decembro por du monatoj. Por postuli la specialan sesion por diskuti la temon, oni bezonas 214236 subskribojn, 50-ono de la rajtigitaj voĉdonantoj. La grupo celas aprobigi en la asembleo de Tokio la referendumon pri « por aŭ kontraŭ la funkciado de la tri nukleaj centraloj en la gubernioj Fukuŝima kaj Niigata, kiuj sendas elektron al Tokio ». Tamen la guberniestro de Tokio kaj la ĉefaj partioj ne subtenas la postulon pozitive, dirante, ke la tuja haltigo de la reaktoroj malhelpos la glatan evoluon de la socio. La sama postulado okazas ankaŭ en Osako kun sufiĉe da subskriboj.

Manifestacioj en Tokio kaj en aliaj lokoj

La 11an de februaro, la 11-monata datreveno de la katastrofo, okazis granda manifestacio en Toko kun la partopreno de 12000 homoj. Tiu estis la tria manifestacio organizita de la nobelpremiita verkisto Ooe Kenzaburoo kaj aliaj. Li parolis al la manifestaciantoj : « Malkonstrui la nukleajn centralojn donos esperon al infanoj kaj geknaboj ». En tiu tago en la tuta Japanio okazis manifestacioj kontraŭ la nukleaj entraloj. La 11an de marto la organizantoj planas okazigi la kvaran manifestacion en la urbo Koorijama, Fukuŝima.

Statistiko

Mortintoj : 15848 Malaperintoj : 3305 Rifuĝintoj : 341411

* Ankoraŭ tiom multe da homoj estas malaperintaj. En la lernejo Ookaŭ en la urbo Iŝinomaki, kie multaj lernantoj mortis, ankoraŭ estas malaperintaj lernantoj. Hodiaŭ policanoj deskrapas la fundon de la rivero por trovi ilin. * Rifuĝintoj estas homoj, kiuj perdis sian domon kaj loĝas en provizoraj domoj aŭ en aliaj lokoj, ne povante reveni hejmen.

Kategooriad: Esperanto

La 3an de februaro 2012

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 02/17/2012 - 14:09
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 3an de februaro 2012

3_2_12

Hodiaŭ estas la Tago de Secubun, la antaŭa tago de la printempo. En tiu okazo povas aperi demonoj. En temploj kaj hejme okazas festivalo de Secubun, en kiu oni forpelas demonojn per disĵetado de sojfaboj. Ofte oni manĝas sardinojn por eviti la alproksimiĝon de demonoj per malbonodoro de rostitaj sardinoj. Certe en multaj hejmoj oni kriis : « Malaperu atomenregiaj demonoj ! »

En mia hejmo alia menciinda afero okazis, nome montrado de la puparo de la knabina festivalo, kiu okazos la 3an de marto. Jam antaŭ 35 jaroj ni aĉetis tiun puparon kaj du-tri-foje ni montris ĝin en nia hejmo, sed poste mia filino perdis intereson pri tiu afero, kaj la domo malgrandiĝis pro tro multe da aĵoj, do la puparo restis en la ŝranko dum tiom multaj jaroj. Lastan someron ni translokiĝis al la domo de mia patrino, kiu havas sufiĉan spacon por la puparo. La pupoj kaj mebloj estas belegaj, tute ne difektitaj. Por fari tiel belan puparon, multaj metiistoj laboris. Mi kritikis min kaj bedaŭris pro tio, ke mi neglektis ĝin multajn jarojn. Rigardante ĝin mi sentis min pli vigla kaj nova kuraĝo por batali kontraŭ atomcentraloj vekiĝis en mia koro.

Alia demono : neĝo

Alia demono atakis Japanion. Tio estas neĝo. Jam dum la pasintaj du semajnoj neĝadas en la japanmara flanko de la insulo kaj suferigas la loĝantojn. Iom feliĉe la cuname damaĝitaj urboj en la norda reginono ne situas en tiu flanko, do la loĝantoj ne multe suferas pri neĝo, sed certe pro malvarmo. En 7 observadejoj neĝis rekorde, ekzemple en la vilaĝo Sugaju en la gubernio Aomori la neĝtavolo estas jam 439 centimetrojn profunda (ĝisnuna meznombra profundeco estis 291 centimetroj). En la vilaĝo Sakae en la gubernio Nagano, kiun atakis la posta granda tertremo la 12an de marto 2011 loĝas multaj homoj en la provizoraj domoj. Ĉi-jare en tiu vilaĝo neĝtavolo estas jam pli ol 3 metrojn profunda. La provizoraj domoj kun plata tegmento havas rezistpovon kontraŭ nur 2 metra neĝtavolo. Homoj devas forigi la neĝon ĉiun tagon. La loĝantoj havas maltrankvilon pro tiom da neĝo kaj la vilaĝo petas de la registaro helpon. En la tuta Japanio jam pli ol 40 homoj mortis pro la neĝo, falinte de la tegmento, subpremate de la falanta neĝbloko ktp.

Kontraŭleĝa dungado de reaktoraj laboristoj

Estas ne facile varbi laboristojn por la reaktoroj. TEPCO ne volas dungi multajn plenrajtajn laboristojn, ĉar la laboro en la nukleaj centraloj estas portempa. Kiam okazas akcidento aŭ kiam TEPCO devas ekzameni la reaktorojn ĉiujn 13an monaton, ĝi bezonas laboristojn. Por tia okazo TEPCO havas multajn subajn kompanietojn, kies rolo estas liverado de laboristoj. Tiuj kompanietoj nur ekspedas laboristojn kaj tiuj laboras sub la administrado de TEPCO kaj aliaj kompanioj. En tia situacio ne estas garantiitaj rajtoj al la laboristoj, kaj tiamaniera dungado estas kontraŭleĝa. Lastatempe rilate al la nuklea centralo Ooi en la gubernio Fukui, iu kompaniestro estis arestita pro tiu laborista liverado. Laŭ li, en la 30 filioj de la kompanio same oni liveris laboristojn al la centraloj. Iu en alia kompanio konfesas jene : « Venas peto de la supra kompanio pri la nombro de necesaj laboristoj. Ni prezentas nomliston kaj ekspedas laboristojn, kiuj laboras sub la administrado de tiu kompanio. De tempo al tempo ankaŭ mafianoj liveras laboristojn. Ilia interveno estas ofte bonvena, ĉar ili facile solvas la problemojn ». Profesoro de Universitato Rjuukoku s-ro Joroi Takaŝi diras : « Tia kontraŭleĝa liverado de laboristoj okazas de longe. Se ne ekzistus tiu liverado, nukleaj centraloj ne funkcius. Elektraj kompanioj kaj subaj grandaj kompanioj devos rekte dungi laboristojn, sed ĉu ili havas tiajn decidon kaj sincerecon ? » Atomenerigo estas produktita per tiu kontraŭleĝa liverado kaj de laboristoj sen homaj rajtoj.

Ĉokolado al suferantoj

La 14a de februaro estas la Tago de Sankta Valentino. Jam de 40 jaroj japanoj kutimas donaci ĉokoladon al amikoj. Okaze tiu tago, la Societo por helpi rifuĝntojn lanĉis la projekton donaci ĉokoladon al suferantoj de la katastrofo. La kampanjo komenciĝis en decembro kaj la societo jam donacis 900 skatolojn kun mesaĝoj de aĉetintoj/mondonacintoj. En januaro s-ino Jokojama, helpanto de tiu ascoio, transdonis ĉokoladon al 70-jarulino loĝanta en la provizora domo, kiu perdis siajn edzon kaj filon en la cunamo. Tiu ploregis, leginte mesaĝon « Ne malesperu, pensante, ke vi estas sola ». (La ĵurnalo Mainiĉi, la 3an de februaro 2012)

Kategooriad: Esperanto

La 30an de januaro 2012

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 02/17/2012 - 14:02
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 30an de januaro 2012

31_1_12

Kvanto de disĵetita cezio

Nun ne multas novaĵoj pri la akcidento mem, sed homoj suferas diversmaniere pro la eligitaj radioaktivaj substancoj.

Ŝtonoj estas malpuraj

Meze de januaro oni detektis fortan radioaktivecon el la betona bazo de apartamentaro en la urbo Nihonmacu en la gubernio Fukuŝima kaj oni konkludis, ke la kaŭzo estas ŝtonetoj miksitaj en betonon. Tiuj ŝtonetoj venis el la urbo Namie proksime de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Tiu ŝtonminejo situas tuj ekster la restriktita 20-kilometra zono, tial la kompanio ekspedadis la ŝtonojn sur la merkaton ĝis la 22a de aprilo 2011, kiam la registaro decidis la pli grandan 30 kilometran zonon kiel « evakuan zonon ». Tiutempe oni bezonis ŝtonojn por konstruado post la tertremo. Neniu antaŭsupozis, ke ankaŭ ŝtonoj estas forte malpurigitaj. La kompanio vendis 5200 tunojn da ŝtonoj al 19 rilatantaj kompanioj, kaj de tiuj cent-kelkdek konstruaj kompanioj aĉetis la ŝtonojn. Tiu 3-etaĝa apartamentaro estis konstruita en julio. En la ĉambroj oni detektis 1,16 1,24 mikrosivertojn da radioaktiveco, dum ekstere la ciferoj estis 0,7 1,0. Inter marto kaj junio 2011, pli ol mil konstruadoj de domoj kaj apartamentaroj okazis, kaj eĉ tiuj de stratoj kaj lernejaj konstruaĵoj. La registaro komencis esplori la aferon pri 28 ŝtonminejoj kaj merkatiĝo de tie produktitaj ŝtonoj. Multaj loĝantoj havas maltrankvilon, timante, ke iliaj loĝejoj povas esti konstruitaj el tiuj ŝtonoj.

Kiel trakti rubaĵojn, kiuj enhavas cezion ?

Radioaktivaj substancoj falis en marto en la tuta Kantoo-regiono (Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj) kaj malpurigis la teron. En urboj loĝantoj eligas branĉetojn kaj foliojn en sia ĝardeno al la rubejoj, kaj la urboj kolektas kaj bruligas tiujn. Sed en tiuj estas plej multe akumulita cezio, kaj post kiam oni bruligas tiujn, restas cindro kun pli multa cezio. Kien forĵeti tiun cindron ? Antaŭe malgrandaj urboj en la provinco havas sian rubejon en si, kaj transportis la cindron tien, sed nun loĝantoj ĉirkaŭ la rubejo ne volas akcepti tiun cezian cindron. Iuj urboj en kaj ĉirkaŭ Tokio, kiuj ne havas sufiĉe vastan lokon por rubaĵforĵetado, kontraktas kun vilaĝoj en norda Toohoku-regiono pri la akcepto de tiu cindro, sed nun tiuj vilaĝanoj rifuzas tion. Japanio estas malgranda lando kun multaj loĝantoj, tial ne ekzistas lokoj sen homoj. La urbo Ootaŭara en la gubernio Toĉigi, najbara gubernio de Fukuŝima, kiu antaŭe kolektis hejmajn rubaĵojn du fojojn semajne, nun kolektis nur unu fojon, ĉar la loĝantoj najbare de la rubejo rifuzis la cindron malpurigitan de multkvanto de cezio. Ne nur tiu urbo sed ankaŭ multaj urboj havas similan problemon. Ankaŭ mia urbo havas multkvanton da koto kaj cindro, kiujn oni konservas en provizoraj konservejoj, sed baldaŭ tiuj pleniĝos. En mia urbo estas lageto en la monto Akaĝi, fama pro fiŝkaptado, sed ĉi-vintre estas mapermesite fiŝkapti pro densa cezio detektita el la fiŝoj. En la norda parto de Japanio abundas cezio ĉie, kaj en la maro, kaj sur la tero, kaj en montoj kaj en niaj korpoj.

La registaro estas ankoraŭ por nukleaj centraloj

La 17an de januaro Komitato pri la sistemo por sekureco de atomenergio diris en la intervjuo, ke la registaro prezentos la leĝprojekton pri la funkciperiodo de la reaktoroj. La 6an de januaro la ministro pri medio jam klarigis, ke reaktoroj finu sian funkcion en 40 jaroj kun escepto. La komitato decidis, ke la registaro permesu plilongigi tiun periodon ĝis 60 jaroj nur unufojon kiel escepto. Kiom plilongigi oni decidos laŭ la konsiloj de la fakuloj. La Ĉambro de informoj kaj materialoj de atomenergio, kiu kontraŭas atomenergian politikon, diras : « Ankaŭ en Usono la regularo pri plilongigo de la reaktora funkciado estas ne strikta, tial povos esti, ke ankaŭ en Japanio tiu escepto estos kvazaŭ la regulo. Oni sciu, ke ankoraŭ ne ekzistas rimedo por ekzameni kadukiĝon de reaktoroj ». Ĝenerale en la politika mondo oni faras ĉion, eĉ kontraŭleĝan, pretekstante tiujn esceptojn. Kiam plejparto de la japanoj volas malfunkciigi reaktorojn en la tuta Japanio, submeti tian leĝprojekton estas perfidi ilian esperon. La registaro submetu leĝprojekton, kiu montras, kiamaniere ĝi malfunkciigu reaktorojn plej rapide.

TEPCO proponis plialtigon de elektra tarifo

Jam antaŭe tre arogante la prezidanto de TEPCO deklaris, ke altigo de la elektra tarifo estas rajto de la kompanio kaj ne necesas permeso de la registaro. La 17an de januaro TEPCO publikigis, ke ekde la 1a de aprilo ĝi plialtigos meznombre je 17% la tarifon al grandaj kompanioj kaj vendejoj, kiuj konsumas grandan kvanton da elektro. La kialo estas : « anstataŭ la nukleaj reaktoroj ĝi devas pli laborigi vaporenergiajn centralojn, kaj por tio ĝi bezonas pli da petrolo kun pli da elspezo. Sen la plialtigo de la tarifo ĝi deficitos, kaj fine ne povos produkti sufiĉan elektron ». Ĝi ankaŭ planas plialtigi la tarifon al hejma elektra uzo. Multaj homoj estas koleraj pro tio, ke TEPCO, ne plenumante sian devon pagi kompenson al la suferantoj, deklaras la plialtigon de la tarifo kiel sia rajto. Per tiu plialtigo, TEPCO povos postvivi, sed dume multaj kompanioj kaj vendejoj povos bankroti kaj la popolanoj pli malriĉiĝos. TEPCO tute ne estas sincera. Ĝi ne havas peksenton pri la akcidento kaj ne agadas honeste por la suferantoj pro la radioaktiveco.

Kategooriad: Esperanto

La 17an de januaro 2012

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 02/17/2012 - 13:59
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de januaro 2012

Hodiaŭ mi tradukos la artikolon aperintan en la ĵurnalo Akahata, la organo de Japana Komunista Partio. La raportanto, s-ro Baba Isao 67-jara, estas la membro de la asembleo de la urbo Namie, Fukuŝima. Li apartenas al Japana Komunista Partio. . Drasta Ŝanĝiĝo de la urba asembleo kaj la loĝantoj

La festo de novadoltiĝintoj kaj la novjara parado de la fajrobrigado La fama monto Adatara sidas impone kaj ĝia pinto kovrata de neĝo estas belega. Ĉe kelkaj pordoj de la provizoraj domoj vidiĝas ornamaĵo de novjaro, sed la novjara etoso estas tiel peza, ke ni hezitas saluti gaje per la kutima novjara saluto. Dek monatojn post la katastrofo kaj la nuklea akcidento ni ankoraŭ ne havas klaran estontecon. Suferantoj postulis la kompenson de TEPCO pri 23000 damaĝoj, sed TEPCO pagis nur 5300000000 enojn (53000000 eŭroj) pri 2340 damaĝoj. Ĝi tre malrapide laboras. La registaro klarigis la 16an de decembro, ke la reaktoroj en la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima haltis en la stato de malvarma temperaturo, kaj senbaze deklaris la finon de la akcidento. Kontraŭ tiu deklaro aŭdiĝas multaj voĉoj kiel « Kion pensas la registaro ? », « Kiam ni povos reveni hejmen ? », « Ankoraŭ eliĝas blanka fumo el la reaktoroj », « Oni ne povas scii, kia estas la stato en la reaktoroj ? ». La registaro volas forgesigi al la popolanoj la akcidenton. Kontraŭ tio la suferantoj severe kritikas la registaron.

Dank' al la mondonaco de Japana Komunista Partio

La 8an de januaro okazis la urba festo por novadoltiĝintaj gejunuloj en la urbo Nihonmacu, kien la urba funkcio translokiĝis. En tiu festo 220 partoprenis el diveraj lokoj. Tiuj gejunuloj vestis sin belege, kaj gajigis la etoson. Ankaŭ mi renkontis multajn konatojn, kiuj rifuĝis al aliaj urboj, kaj konversaciis. Kiel la reprezentanto de la gejunuloj s-ro ŜIGA Satoŝi salutis : « Ni dankas al ĉiuj en Japanio kaj en la mondo pro la granda helpo al ni. Venkante ĉiujn malfacilojn, ni antaŭeniros paŝon post paŝo por plenumi nian revon rekonstrui nian urbon kontraŭ la nuklea akcidento ». En la novjara parado de la urba fajrobrigado partoprenis 180 el 512 brigadanoj, kiuj dise loĝas en diversaj urboj. En la cunamo 4 anoj mortis, do la ceremonio fariĝis pli solena. La urbestro salutis : « Tiuj kvar dediĉis sian vivon por savi la loĝantojn en la kaosa situacio pro la nuklea akcidento. Ni kune kompatos kaj dankas tiujn sindonintojn ». Sur la podio estis altaro por la mortintoj, kaj la respondeculoj donacis florojn. La fajrobrigadestro s-ro KONNO Sakae dankis al mi, dirante : « Ni faris tiun altaron, dank' al la mondonaco de Japana Komunista Partio. Nur vi donacis monon al ni. Bonvolu transdoni nian dankemon al la partianoj ».

Deklaro pri la forĵeto de ĉiuj reaktoroj en Fukuŝima

La nuklea akcidento detruis la korojn, la korpojn, amikarojn kaj hejmojn. Dum la pasintaj 10 jaroj, ni spertis ne-normalajn aferojn, kaj dume granda ŝanĝo aperis en la konscio de la loĝantoj, la urbestro kaj la urba asembleo. En la decembra kunsido de la asembleo, la urbestro s-ro Baba respondis al mia demando jene : « En la baza principo de la rekonstruo de la urbo mi volas inkludi nuligon de ĉiuj reaktoroj en Fukuŝima ». Krome la asembleo adoptis du rezoluciojn : la nuligo de la invitrezolucio de du novaj reaktoroj en la urbo Namie, kaj malfunkciigo de ĉiuj reaktoroj en Fukuŝima ». Antaŭe la urbo kaj alipartianoj ĉiam volis inviti novajn reaktorojn en la urbon kaj neniam postulis la malfunkciigon de la reaktoroj. Nur la komunista partio postulis tiujn aferojn de longe. La unua rezolucio diras : « Vivo de la loĝantoj kaj la nukleaj reaktoroj ne povas kunekzisti » kaj la dua, « La asembelo de la urbo Namie postulas de la registaro kaj TEPCO, ke tiuj malfunkciigu la reaktorojn por ke la loĝantoj, precipe gejunuloj kaj infanoj, povu vivi trankvile en la socio mediprotekta kaj ne dependanta de atomenergio » Tio estas granda, kaj drasta ŝanĝiĝo. Multaj homoj, kiuj antaŭe subtenas la atomenergian politikon, nun fariĝis kontraŭ atomenergio.

Kategooriad: Esperanto

La 11an de januaro 2012

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 02/17/2012 - 13:53
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 11an de januaro 2012

10 monatoj pasis post la katastrofo. Kia estas la nuna situacio en la damaĝitaj urboj ?

Malgrandiĝas la loĝantaro

Post la katastrofo el 45 urboj kaj vilaĝoj en la tri damaĝitaj gubernioj, Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝima, translokiĝis al aliaj gubernioj entute 65000 loĝantoj, el kiuj 49000 (75%) estas 30-jaraj aŭ pli junaj. En Fukuŝima junaj familioj kun gefiloj forlasis sian urbon pro la timo al radioaktiveco. Jen estas voĉoj de tiuj eksaj loĝantoj (La ĵurnalo Asahi, la 10an de januaro 2012). S-ro Muraoka Kazuhiro (29-jara) perdis sian laborejon en la urbo Rikuzen-Takada pro la cunamo. Poste li serĉadis malaperintojn kiel kunlaboranto de la fajroburigado. Post 3 monatoj la fabrikestro, kiu malfermis novan fabrikon en la norda insulo Hokajdo, invitis lin. Li tre amis sian urbon, do li volis resti tie, sed sen laboro li ne povas vivi. Laŭ la konsilo de siaj gepatroj, li decidis akcepti la proponon de la fabrikestro. Ankaŭ liaj 4 amikoj jam forlasis la urbon por la nova laboro. S-ino Abe Jurie, 37-jara, kiu eskapis el la urbo Namie apud la nuklea centralo en Fukuŝima, loĝas en Tokio kun siaj gepatroj, edzo kaj du gefiloj. Ŝi ofte diras al si : “Mi ne scias, kiam mi povos reveni al mia urbo, kaj ĝis kiam mi povos loĝi en Tokio. Mi nenion povas antaŭvidi. Ĉu estas bone loĝadi tiamaniere en Tokio ?” Ŝi havis bonajn amikojn kaj najbarojn en sia urbo, sed ligo kun tiuj amikoj jam rompiĝis. Estas tre malĝoja afero, ke ŝi ne povos reakiri tiun homan ligon.

Ekestos senlaboruloj sen subvencio

Kiam homoj perdas sian laboron, ili rajtas ricevi subvencion por senlaboruloj. Dependante de la situacio de senlaboruloj, la periodo diferencas de 90 ĝis 330 tagoj, kaj la pago, de 50% ĝis 80%. En la lasta aŭtuno la registaro plilongigis la periodon je 120 tagoj, kaj poste pli longigis je 90 tagoj, sed oni supozas, ke en fabruaro pli ol 4000 homoj ne plu ricevos la subvencion, kaj pli poste pli. La registaro ĉiel klopodas naski laborlokojn, sed tio estas malfacila. 58-jarulino, kiu laboris en la kompanio de aŭtomobilaj pecoj, perdis sian laboron. Ŝi vizitadas la laborstabilan oficejon por serĉi laboron, sed vane. Ŝia subvenciperiodo finiĝos en majo, do ŝi estas maltrankvila. « Mi volas labori eĉ partatempe, sed estas malfacile por mi, maljunulino, trovi eĉ tian laboron ». Post la katastrofo oni dungas multajn laboristojn por konstruado, sed malmulte por oficejoj kaj vendejoj.

Malriĉiĝas rifuĝintoj pro la nuklea akcidento

Virino en siaj 40 jaroj, kiu rifuĝis kun siaj du gefiloj el la urbo Iŭaki, la gubernio Fukuŝima, translokiĝis kelkajn fojojn kaj nun loĝas en la domo en Tokio pruntedonita de la gubernio Tokio. Ŝi jam elspezis kelkajn milionojn da enoj (kelkdek eŭroj) por aĉeti necesaĵojn, sed nek TEPCO, nek la registaro finance helpas ŝin, ĉar ŝia domo estis ekster la zono de la evakuo kaj oni rigardas ŝin kiel memvolan rifuĝinton. Ŝia edzo, kiu ne plu povis labori en la kompanio en la danĝera zono, mem fondis la kompanion. Li estas tiel okupita, ke li ne havas tempon por ofte renkonti siajn familianojn. En la novjaro li venis al Tokio dum 3 tagoj kaj la familianoj kune vivis. Kiam li forlasis la familion, lia filino ploris, tenante lian kapkusenon, kaj la filo tremadas pro ekscito. « Mi volo estas tre simpla : vivi normale kaj varti niajn gefilojn trankvile. Ĉu ne estas permesate al ni tion fari ? » (La ĵurnalo Akahata, la 11an de januaro 2012)

Statistiko pri la katastrofo :

Mortoj : 15844 (Iŭate : 4667 ; Mijagi : 9506 ; Fukuŝima : 1605)

Malaperoj 3450 (Iŭate : 1368 ; Mijagi : 1861 ; Fukuŝima : 217)

Rifuĝintoj 334786

Kategooriad: Esperanto

La 9an de januaro 2012

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 02/17/2012 - 13:45
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 9an de januaro 2012

8_1_12

La 9a de januraro estis la Tago de Adoltiĝo. En ĉiuj urboj kaj vilaĝoj la 8an aŭ la 9an okazis la festo por novadoltiĝintaj gejunuloj. Mi tradukos la artikolojn pri tiu festo en la damaĝitaj gubernioj aperintajn en la ĵurnalo Akahata. (Kun la foto de mortinta amiko) Ni vivos kun vi 60000 novadoltiĝintaj gejunuloj en la damaĝitaj 3 gubernioj La 8an okazis la festoj de adoltiĝo en la tri damaĝitaj gubernioj, Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝima. La nombro de novadoltiĝintaj gejunuloj en tiuj gubernioj estis ĉirkaŭ 60000, nome 13868 en Iŭate, 24800 en Mijagi kaj 21821 en Fukuŝima.

En ĉiuj festoj okazis silenta preĝo al la mortintoj en la katastrofo. Dum la festo de la urbo Rikuzen-Takada, Iŭate, sidis la fotoj de la mortintaj novadoltiĝintoj en la seĝoj. « Kiam ni havos malfacilon, ni eletenos ĝin, rememorante vin. Kiam ni havos ĝojan tempon, ni ridos ankaŭ por vi kaj dividos la ĝojon kun vi, rememorante vin », salutis s-ro KANNO Takao. En la gubernio Fukuŝima funkcio de ok urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la centraloj translokiĝis al aliaj urboj pro la nuklea akcidento. En la festo de la urbo Futaba okazinta en la urbo Koorijama, s-ino HIROTA Kazuki diris « Mi revas reveni al mia urbo. Mia revo neniam restu revo ». En la urbo Minami-Sanriku, Mijagi, kutime la festo okazis en aŭgusto, sed pro la katastrofo oni okazigis la feston en tiu tago. S-ino OIKAŬA Kazuko, kiu prezidis la feston, diris « Ni timis, ke la festo ne okazos pro la katastrofo, tial mi estas tre ĝoja, ke ni povas havi la feston. Ni dankas al ĉiuj koncernatoj pro iliaj subtenoj”. Laŭ la registaro ĉi-jare 1,22 milionoj da gejunuloj adoltiĝis en la tuta Japanio, sed dum la sinsekvaj 5 jaroj la nombro malgrandiĝas.

Vortoj de novadoltiĝintoj

S-ro ONODA Mirai, la urbo Rikuzen-Takada, Iŭate Mi nun loĝas en la provizora domo, kaj laboras en la loka superbazaro. Mi volas doni feliĉon al la urbanoj, liverante bonajn varojn. En la urbo okazas en somero tradicia festo nomata « Batala Stelfesto », en kiu sanktaj palankeoj kunbatalas. Pri tiu festo ĉiuj urbanoj entuziasmiĝis. Mi volas revivigi tiun feston. Laŭ la marbordo staris 70000 pinarboj, sed ĉiuj estis forviŝitaj de la cunamo, sed ni nepre reakiros pli belan marbordon.

S-ino OKAZAKI Sajaka, la urbo Kamaiŝi, Iŭate Mia domo estis apud la rivero Unosumai. En la cunamo mortis mia avino kaj ĉiuj memoraĵoj, kiel albumoj, estas perditaj. Tiam mi estis en Tokio, studante en la flegista kurso, do nur en aprilo mi revenis hejmen, okaze de ŝia 49a-taga funebra festo. Kiam mi estis infano, ŝi ĉiam diris al mi « Ĉiam ridetu kaj danku ». Neniam forgesante ŝiajn vortojn, mi volas fariĝi bona flegistino, kiu povos helpi pacientojn ne nur korpe sed ankaŭ kore. Estontece mi volas labori en mia urbo.

S-ino TAKAHAŜI Tomomi, la urbo Minami-Sanriku, Mijagi La tera etaĝo de mia domo estas detruita. Ni jam riparis ĝin kaj loĝas en ĝi. Tiun ĉi kimonon, en kiu mi vestas min, pruntedonis mia kuzino. Mia patro perdis laboron kaj ni estis senenspezaj. Unufojon miaj gepatroj petis de mi ĉesi viziti lernejon, sed ili ĉiel klopodis daŭrigi mian lernadon. En aprilo mi komencos labori en la loka maljunulejo kiel dietistino, kaj redonos dankŝuldon al ili. Se ne okazus la katastrofo, mi laborus en Tokio. Nun mi estas ĝoja, ke mi povos labori en mia hejmurbo.

S-ro HIROTA Kazuki, la urbo Futaba, Fukuŝima Kiam mi laboris en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, la akcidento okazis. Niaj grupanoj dise eskapis el la centralo, kaj poste mi rifuĝis al alia urbo en Fukuŝima, kaj nun mi loĝas sola en la urbo Kaŭaguĉi en la gubernio Saitama. Mia nuna laboro estas konstruado de tunelo por subtera trajno en nokto. La urbo Futaba estas mia hejmurbo, kie mi kreskis. Ni devas transdoni niajn spertojn en la urbo al niaj postaj generaciuloj, kaj ni volas, ke ili neniam havu malfailaĵon, kiujn ni nun spertas. Mi volas reveni al mia urbo kaj labori tie kun ridoj kun miaj familianoj kaj amikoj. Tio estas mia nuna revo.

S-ino HIŬATARI Mai, la urbo Futaba, Fukuŝima Dum la feria tago de mia univsrsitato, la katastrofo trafis min hejme. Mi translokiĝis al kelkaj rifuĝejoj, kaj nun mia familio loĝas en la urbo Iŭaki, Fukuŝima. Mi studas flegadon. En la katastrofo mi vidis flegistojn labori sindediĉe por la rifuĝintoj, kaj mi revas fariĝi same kiel ili. Nun en mi naskiĝis revo reveni al mia hejmurbo por labori en hospitalo, kvankam antaŭe mi ne havis tiun volon. Mi volas studi en la doktoreca kurso kaj fariĝi altnivela, vere profesia flegistino.

Kategooriad: Esperanto