Täpsem info spiritismi ja MTÜ Võsu Vaimne Keskus AMO tegevuse kohta August Kilgilt, telefonidelt 3238572 või 53345516 E-mail august@spiritism.ee Skype august.kilk Aadress Rakvere tee 9, Võsu, 45501, Lääne-Virumaa, Estonia

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda

Uuendatud: 19 weeks 2 days tagasi

Nova tutmonda raporto pri diskriminacio kontraŭ nereligiuloj

Pühap, 03/31/2013 - 10:57


Nova raporto ĉeftemigas la persekutadon de ateistoj
Punjuraj procedoj pro blasfemio plimultiĝas konekse kun interkonaj retejoj

La Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) eldonis la unuan raporton, kiu temigas la manieron, laŭ kiu landoj tra la tuta mondo diskriminacias kontraŭ nereligiuloj. Freedom of Thought 2012 : A Global Report on Discrimination Against Humanists, Atheists and the Non-religious [Penslibereco 2012 : Tuttera raporto pri diskriminacio kontraŭ humanistoj, ateistoj kaj nereligiuloj] estis eldonita por festi la Tagon de Homaj Rajtoj, lundon, la 10-an de decembro.

Freedom of Thought 2012 traktas leĝojn, kiuj efikas al la konscienclibereco en 60 landoj, kaj listigas multnombrajn unuopajn kazojn, en kiuj ateistoj estis elmetitaj al punjuraj procedoj pro siaj kredoj en 2012. Ĝi raportas pri leĝoj, kiuj neas la ekzistorajton de ateistoj, limigas ilian liberon de kredo kaj sinesprimo, revokas ilian rajton je civitaneco, limigas ilian edziĝorajton, obstrukcas ilian aliron al publika lerneja instruado, malpermesas al ili plenumi publikan oficon, preventas ilian labordungiĝon por la ŝtato, krimigas ilian kritikadon kontraŭ la religio, kaj ekzekutas ilin pro forlaso de la religio de iliaj gepatroj.

La raporto ĉeftemigas krutan plimultiĝon de arestoj pro "blasfemio" en interkonaj retejoj ĉi-jare. En la antaŭaj tri jaroj estis nur tri tiaj kazoj, sed en 2012 pli ol dekduo da homoj en dek landoj estis jure persekutitaj pro "blasfemio" en Facebook aŭ Twitter, interalie : En Indonezio, Alexander Aan estis malliberigita du kaj duonan jarojn pro afiŝaĵoj en Facebook pri ateismo. En Tunizio, du junaj ateistoj, Jabeur Mejri kaj Ghazi Beji, esits kondamnitaj pasigi sep kaj duonan jarojn en malliberejo pro Facebook-afiŝaĵoj, kiujn oni taksis blasfemiaj. En Turkio, la pianisto kaj ateisto Fazil Say frontas malliberiĝon pro "blasfemiaj" tviteraj pepaĵoj. En Grekio, Phillipos Loizos kreis Facebook-paĝon primokantan la kredon de grekoj je mirakloj, kaj nun oni punakuzas lin pro insultado de religio. En Egiptio, la 17-jara Gamal Abdou Massoud estis kondamnita je trijara malliberiĝo, kaj Bishoy Kamel estis malliberigita ses jarojn, ambaŭkaze pro afiŝado de "blasfemiaj" karikaturoj en Facebook. La fondinto de Facebook-Ateistoj en Egiptio, Alber Saber, atendas pasigi tempon en malliberejo (oni kondamnos lin je puno la 12-an de decembro).

"Kiam la tekniko de la 21-a jarcento kolizias kun mezepokaj leĝoj pri blasfemio, okazas, ke ĝuste ateistoj vundiĝas, tiumaniere, ke pli multe da ili eniras malliberejon pro kundividado de siaj personaj kredoj pere de interkonaj retejoj", diris Matt Cherry, la redaktoro de la raporto. "Tra la tuta mondo, la reakcia impulso puni novajn ideojn, aŭ en kelkaj kazoj nur la plej simplan esprimon de nekredo, reokazadas ĉiam denove. Ni havas eĉ kazon en Tunizio, ĉe kiu ĵurnalisto estis arestita pro sia aŭdaco kritiki proponitan leĝon kontraŭ blasfemio !"

La Speciala Raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri Libereco de Religio aŭ Kredo, Profesoro Heiner Bielefeldt, bonvenigis la esploron. En antaŭparolo por la raporto, Bielefeldt notas, ke ofte ekzistas "malmulte da konscio", ke internaciaj traktatoj pri homaj rajtoj komunikas, ke konscienclibereco aplikiĝas en egala grado al "ateistoj, humanistoj kaj liberpensantoj kaj al iliaj konvinkoj, praktikoj kaj organizaĵoj. Pro tio mi ĝojegas, ke unuafoje la komunumo de humanistoj produktis tutteran raporton pri diskriminacio kontraŭ ateistoj. Mi esperas, ke ĉiu, kiu okupiĝas pri libereco de religio aŭ kredo, donos al ĝi zorgan konsideron."

Notoj

La raporto Freedom of Thought 2012 elŝuteblas ĉi tie : http://www.iheu.org/files/IHEU Freedom of Thought 2012.pdf

La Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) estas la tutmonda ombrela organizaĵo, kiu kunigas pli ol 100 humanistajn, ateistajn, raciistajn, sekularistajn kaj liberpensajn organizaĵojn el 40 landoj.

Por havi pli da informoj, kontaktu :

Bob Churchill, +44 207 636 4797, comms@iheu.org

Or Matt Cherry, +1 518 632 1040, matt@iheu.org

Kategooriad: Esperanto

Antaŭ nia Kongreso (1926)

Teisip, 03/26/2013 - 11:59

Baldaŭ ĝi okazos, nia VI-a ! Kunvenos SAT-anoj diverssektoraj por priparoli kune la interesojn de nia organizaĵo.

Ĝis nun troviĝis en la tagordoj de niaj kongresoj ĉiam multaj proponoj pri ŝanĝoj, plibonigoj kaj kompletigoj de nia Statuto. En la komencaj jaroj ĉi tio estis necesa kaj utila. Estus ja neverŝajnaĵo, ke ĉe tia fondo ellaboritaj regularoj tuj montriĝus tute taŭgaj kaj perfektaj. Sed nun, Kdoj, sufiĉe ni ŝanĝis.

Ke nia Asocio ne havas dek mil membrojn, ke nia Jarlibro ankoraŭ ne estas impona enciklopedio, ke "Sulo" ankoraŭ ne estas 20-paĝa, ke "S.R." ankoraŭ ne aperas en dikaj volumoj, kelkvorte : ke nia Asocio ankoraŭ ne estas tiel granda, kiel ni volus kaj kiel ĝi devus esti, pri tio ne kulpas nia Statuto.

Tial ĉesu nia ŝanĝemo. Ni klopodu prefere plibonigi niajn taktikojn kaj labormetodojn.

Ni propagandu kaj reklamu nian Asocion sisteme, laŭplane. Samurbaj aŭ samregionaj K-doj kune priparolu la aferon kaj ellaboru laborprogramon. Ĉiu laborista esperantisto devas esti informita pri SAT, pri ĝia laboro, pri ĝiaj organoj. En naciaj esperantaj gazetoj regule ni aperigu artikolojn aŭ anoncojn pri SAT. Ni organizu la vendadon de SAT-eldonaĵoj en la grupoj, ni vendu ponumere niajn gazetojn ktp. Mallonge : ni organizu niajn propagandon. Tiam ni gajnos membrojn kaj abonantojn, tiam nia organizaĵo kreskos kaj plifortiĝos. Dekmilmembra anaro, multpaĝa Sennaciulo, dika, multrubrika, impresa Sennacieca Revuo, ĉiumonata apero de grava libro ne estas fantaziaĵoj, sed efektivigeblaĵoj. Necesas nur ke ni laboru por ĝi.

En tia spirito laboru nia VI-a.

670 (Enschede)

Kategooriad: Esperanto

Presentación del congreso de SAT en Madrid

Laup, 03/09/2013 - 14:35

Entre los días 28 de julio y 4 de agosto se celebrará la 86 edición del congreso anual de la asociación SAT, organización de ámbito mundial que utiliza el esperanto como lengua vehicular. Dicho congreso se desarrollará en el Colegio Mayor Universitario San Juan Evangelista, situado en Madrid junto a la estación de metro de Metropolitano.

SAT es una organización plural, lo ha sido desde sus orígenes y, a pesar de los esfuerzos de algunos sectores por imponerle un perfil político-ideológico concreto, ha sabido conservar su unidad manteniendo el respeto por la diversidad. Es, en los hechos, la demostración de que es posible la colaboración entre individuos de orígenes y opiniones muy dispares.

Los actos programados son de carácter abierto, cualquiera puede participar libremente el ellos, incluso en los de índole organizativa. Se desarrollarán en tres grandes bloques: por la mañana se llevarán a cabo los de carácter organizativo, de interés principalmente interno, por la tarde habrá talleres y charlas con sus correspondientes debates, y al anochecer tendrán lugar diversas actuaciones artísticas de carácter contestatario y participativo. El acceso a todos los actos es libre y gratuito.

Aunque dichos actos se desarrollarán en esperanto, en algún caso el castellano jugará un papel más o menos significativo:

- Previamente al comienzo del congreso se podrá visitar una exposición de paneles informativos en castellano sobre aspectos generales del movimiento esperantista. Estará situada en un espacioso lugar junto a la entrada al salón de conciertos del Colegio Mayor, y será montada por la Federación Española de Esperanto. Durante los días del congreso tomará el relevo otra exposición de paneles, esta vez montada por CGT, también en castellano, haciendo hincapié en los aspectos socio-políticos que acompañan a parte de dicho movimiento esperantista.

- Habrá una charla colectiva en la que personas adscritas a diversos medios alternativos (las revistas “Tierra y Libertad”, “Germinal”, “CNT”, “Estudios”, y la red internacional de traductores Tlaxcala) presentarán sus respectivos proyectos y su implicación con el esperanto, idioma usado por todos ellos en mayor o menor grado. Alguna de las intervenciones y el posterior debate serán objeto de traducción simultánea.

- Una de las ponencias versará sobre el potencial revolucionario de la mujer actual, en oposición a las ideologías supuestamente liberadoras que pretenden encerrarla en un redoblado servilismo a la empresa capitalista y al Estado. Prado Esteban presentará esta ponencia, en esperanto, pero el posterior debate se realizará con traducción simultánea.

- Ya fuera del congreso propiamente dicho, el día 5 de agosto, en el marco de actividades diseñadas para los congresistas que decidan alargar su estancia en Madrid algún día más, se llevará a cabo una excursión que nos descubrirá algunas huellas del románico en lugares próximos. Esta excursión, que finalizará en Sepúlveda, será guiada por Félix Rodrigo, y su objetivo es conocer los lugares del concejo abierto y la legislación foral, el régimen comunal, los sistemas de ayuda mutua, el arte románico popular y el marco histórico en que todo ello se desarrolla. Las explicaciones de Félix, autor del libro “Tiempo, historia y sublimidad en el románico rural”, serán en castellano con traducción simultánea al esperanto. Obra suya será también una comunicación que, centrada en el tema del congreso (movimientos sociales), llevará por título “Movimientos sociales: evolución y perspectivas. Una vía hacia la Revolución Integral”, y será leída en uno de los actos del congreso.

En resumen: una buena oportunidad para observar un modesto pero magnífico ejemplo de comunicación entre personas de orígenes y medios muy dispares en un ambiente de mutuo respeto, y con un máximo grado de horizontalidad y justicia en el propio acto comunicativo.

Kategooriad: Esperanto

Hispanlingva prezentado

Laup, 03/09/2013 - 14:10
Kategooriad: Esperanto

Tuttaga ekskurso

Laup, 03/09/2013 - 13:22
Toledo

La tuttaga ekskurso vizitos Toledon. Temas pri tre interesa historia proksima urbo, iam hispania ĉefurbo, kiu estis iam ĉefurbo kaj de diversaj ŝtatoj (visigota, araba, hispania) kaj de diversaj kulturoj (romianoj, judoj) pro kio interesas partikulare al Esperantistoj supozeble pretaj interesiĝi pri kulturdiverseco.

Arabstila pordo

Tiele oni povos kontempli kaj ĝui diversajn monumentojn de tiuj ĉiuj kulturoj, epokoj kaj arkitekturoj, kiaj araba pordego en murego, islamaj moskeoj deekstere, judaj sinagogoj, el kiuj unu estas muzeo pri la judhispana kulturo, katedralo katolika, ktp.

Katedralo

Unu el la interesaj detaloj historie estas ke en Toledo estis mezepoka Tradukskolo tra kiu pasis la antikva kulturo el araboj kaj judoj al la kristana Eŭropo. Krome la tuto de la urbo interesas kiel defenda praurbo ĉirkaŭata de rivero Taĥo kaj krutaj deklivoj, scenejo laŭlonge de la historio de multaj bataloj kaj malmultaj konkeroj. Tiurilate rigardu la tre ampleksan kaj prilaboritan artikolon en Vikipedio pri Toledo.

Ornamaĵo en la juda sinagogo

Alia kromaĵo estas la figuro de fama pentristo El Greco, nome “La Greko”, alia ekzemplo de transkultureco, nome en la Renesanco, el Kreto al Toledo, kie li loĝis kaj laboris. Oni vizitos kelkajn el ties verkoj.

Entombigo de grafo Orgaz (La Greko)

Alia kromaĵo estas ke ĉirkaŭ la Alkazaro okazis somere de 1936 fama batalo pri kiu oni povas studeti ĉe koncerna artikolo en Vikipedio (Sieĝo de la Alkazaro).

Alkazaro

Ĉu oni bezonos pliajn kromaĵojn por sopiri tiun memorotan ekskurson ?

Kategooriad: Esperanto

Fondo de Internacia Asocio de Liberpenso (laŭ iniciato de la Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj)

Laup, 03/09/2013 - 02:32

La 10an de augusto 2011 en Oslo (Norvegujo), 150 liberpensuloj kaj ateistoj el 18 landoj (Anglujo, Argentino, Aŭstralio, Belgujo, Ĉilio, Germanujo, Finnlando, Francujo, Hindujo, Hispanujo, Italujo, Kanado, Libano, Norvegujo, Pollando, Rusujo, Svislando, Usono) fondis Internacian Asocion de Liberpensado.

Ni tiam restarigis la fondintajn kongresojn de internacia liberpenso okazintajn ekde 1880 (Bruselo), precipe la kongreson de liberpensuloj en Romo (1904), kiu lanĉis la kampanjon por disigo de la eklezioj kaj de la ŝtatoj en pluraj landoj. Cele al promocio kaj daŭrigo de tiu lukto, ni opiniis, ke estas utile kaj necese rekonstrui tiun internacian organizaĵon.

Nia internacia asocio restos ligita kun International Humanist and Ethical Union (IHEU). Ĝi estos plene sendependa kaj ne konkurencos kontraŭ IHEU.

Internacia konsilantaro estis elektita, kaj krome ses reprezentantoj : Christian Eyschen (Francujo), David Rand (Kanado), Albert Riba (Hispanujo), David Silverman (Usono), Antonio Vergara (Ĉilio), Keith Porteous Wood (Britujo).

Oni malfermis retejon, kaj decidis pri tri komencaj internaciaj kampanjoj :

Por disigo de religiaj instancoj kaj ŝtatoj en ĉiuj landoj, en ĉiuj kontinentoj Internacia esplorkomisiono pri publika financado de religiaj instancoj Por malkaŝado kaj denuncado de krimoj faritaj de pastroj

Ni instigas ĉiujn ateistojn kaj liberpensulojn kaj iliajn organizaĵojn kunigi siajn fortojn kun la nova Internacia Asocio de Liberpenso por kune batali por libereco de la konscienco kaj disigo de la religiaj instancoj kaj de la ŝtatoj.

Subskribis :

Christian Eyschen (Francujo) David Rand (Kanado) Albert Riba (Hispanujo) David Silverman (Usono) Antonio Vergara (Ĉilio) Keith Porteous Wood (Britujo)

Rubrikoj

[الجمعية الدولية للفكر الحر [العربية Home — Accueil — Bienvenida [Deutsch] Internationale Vereinigung der Freidenker (IVFD) [English] International Association of Free Thought (IAFT) [Español] Asociación Internacional de Libre Pensamiento (AILP) [Esperanto] Internacia Asocio de Liberpenso (IALP) Deklaracioj [Français] Association Internationale de Libre Pensée (AILP) [Italiano] Associazione Internazionale di Libero Pensiero [Nederlands] Internationale Vereniging van Vrije Gedachte [Polski] Międzynarodowe Stowarzyszenie wolnej myśli [Português] Associação Internacional de Livre Pensamento [Türk] Uluslararası Özgür Düşünce Birliği (UÖDB) [Русский] Международная Ассоциация Свободная мысль (MACM) [한국어] 무료 국제 협회 사상

http://www.internationalfreethought.org/spip.php ?article10
Kategooriad: Esperanto

Rifuzon de la restarigo de la « delikto de blasfemo » !

Laup, 03/09/2013 - 02:25

Komuna deklaracio de la Laikaj, Humanistaj, Ateistaj kaj Liberpensaj Asocioj Rifuzon de la restarigo de la « delikto de blasfemo » ! Necesas aboli gin cie kie gi plu ekzistas !

De 1999, la Organizajo de la Islama Konferenco, kies sidejo situas en Djeda (Saud-Arabio), kaj kiu kunigas 57 Statojn, postulas la agnoskon de internacia traktato por difini kaj malpermesi la « blasfemon ».

Sekve de la afero pri la provokema video-anonco de filmo, kies veraj mendintoj estas ne ankorau konataj, sed enkadrigas en la supozata « Konflikto de Civilizacioj » kaj en kunteksto de manifestacioj, foje mortigaj, sed ciam zorge kun-arangitaj, la Organizajo de la Islama Konferenco promociis ce UNO tekston (lastmomente forpusitan) por instigi al subpremo de tiuj kiuj ofend-celas « religiajn simbolojn kaj sanktajn personojn ».

Sammomente, en Grekujo, lando kie la delikto de blasfemo plu ekzistas, juna civitano estis malliberigita car li mokis pretenditan « sanktulon » de la ortodoksa kristanismo ce iu Retejo.

La 27an de septembro, la rusa Parlamento, subtenata de la ortodoksaj kaj musulmanaj autoritatoj, decidis plifortigon de la subpremo koncerne la saman temon.

En Hindujo, la katolikaj instancoj jus riprocis al la cenzuro, ke gi ne severas kontrau filmo de Bollywood « kiu fi-kritikas la katolikismon ».

En Francujo, katolikaj medioj postulas, okaze de teatrajoj au de ekspozicioj taksataj « blasfemaj », la malpermeson de iliaj diskonigoj.

En pluraj lokoj de Europo, la « delikto de blasfemo » plu enestas la legarojn, ec se la forto de la publikaj opinioj kiuj inklinas al la konscienc-libereco, malhelpas ke gi estas aplikata. En Francujo mem, en Alzaco, gi estis aplikata, antau jaroj, kontrau aktivuloj de Act-Up, reference al la germana Jura Kodo kiu daure aplikigas en Alzaco-Mozelo.

Kaj guste en tiu momento, kiam la Europa Unio, pere de sia Alt-reprezentantino pri eksterlandaj aferoj kaj pri la politiko de sekureco, Sino Ashton, decidis subskribi deklaracion kun la Organizajo de la Islama Konferenco, la generala sekretario de la Ligo de arabaj Statoj kaj la Prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, komunikajon kiu diris : « Ni kredas je la graveco respekti ciujn profetojn, je iu ajn religioj ili rilatas ».

Tiu sinteno nur faciligas la atencojn al la esprim-libero kaj la intensigon de la subpremo, gi endangerigas, ne nur en Europo, ciujn sekularajn kaj laikajn legarojn, kiuj organizas au protektas la liberecon de konscienco, de presado kaj de kreado. Gi endangerigas la liberecon kaj la fizikan sekurecon de ni ciuj, car gi estas komenco de totala arbitro.

La organizajoj subskribintaj, postulas la retiron de tiu deklaracio, la cesigon de la kondamnoj kontrau ciuj personoj kulpigitaj je la nomo de la tre reakcia « delikto de blasfemo ».

Subskribintaj asocioj :

Fédération nationale de la Libre Pensée française (FNLP) Ligue de l'Enseignement Ligue des Droits de l'Homme (LDH) Union Rationaliste Conseil National des Associations Familiales Laïques (CNAFAL) Mouvement « Europe et Laïcité » (CAEDEL) Union des Athées Association « Laïcité-Liberté » La Libre Pensée Autonome (Bouches-du-Rhône) National Secular Society (Britujo) Atheism UK (Britujo) Freethought Information Service UK (Britujo) Freethought History Research Group (Britujo) Liberpenso de Luksemburgo Liberpenso de Genevo (Svisujo) Association vaudoise de la Libre pensée (ALVP-Svisujo) Itala Nacia Asocio de la Liberpenso « Giordano Bruno » Federacio de la Liberpensuloj (Austrujo) Liberpenso de Brandenbourg (Germanujo) La Liberpenso de Grekujo « La amikoj de Hipatia » Association Belge des Athées Centro por la libereco de esplorado ONLUS (Italujo) Nationale Institute of Francois Marie Voltaire (Slovakio) Europa Laica (Hispanujo) Unio de la Ateistoj kaj Liberpensuloj de Katalunio (Hispanujo) Sidmennt the Icelandic Ethical Humanist Association (Islando) Humanistisk Samfund (Danlando) Protagora (Kroatio) Libre pensée de Jodoigne (Belgujo) Associação República e Laicidade (Portugalujo) Atheist Ireland Pola Asocio de la Raciistoj (Pollando) Ateista Asocio (Pollando) Humanista Asocio (Pollando) Association Sapere Aude, Center for Inquiry Transnational (Pollando) Europa Feminista Iniciato (Pollando) Atheist Association (Finnlando)

Ankau subskribis tiun ci deklaracion :

Pascal-Eric Lalmy, nacia sekretario de PRG pri la laikeco Luis Manuel Mateus, eksa Prezidanto de « Respubliko kaj Laikeco » de Portugalujo Asocio Libres penseurs athées —- Atheist Freethinkers (Canada) Sociedad Humanista Etica Deodoro Roca (Argentine) Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO)

Kategooriad: Esperanto

Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto

Reede, 03/08/2013 - 00:15

El blogaĵo de SAT-ano, Tonjo, kiu prizorgis la tradukon de la manifesto :

Eblas jam legi rete la version en Esperanto de la ĵuse diskonigita Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto. Temas pri iniciato lanĉita je eŭropunia nivelo, sub la elano de la koalicio Syriza, devenanta el lando, Grekio, kie novnazia movado, Ora Tagiĝo, sukcesis enradikiĝi en la politika panoramo, kaj minace antaŭeniras. (...)

Por vidi k subskribi la manifeston, iru al :
http://antifascismeuropa.org/manifiesto/esperanto-eo

Komplementa teksto de Iniciatinta Komitato de la Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto :
http://antifascismeuropa.org/nos/esperanto-eo

Fonto : http://www.delbarrio.eu/blo/2013/03...

Kategooriad: Esperanto

19661100. KIAL NI ?

Pühap, 03/03/2013 - 16:31

— Saluton, Kamarado.
— Saluton.
— Ĉu vi legas « Sennaciulon » ?
— Jes. Mi estas konvinkita sennaciisto kaj tial mi skrupule legas la organon de Sennacieca Asocio Tutmonda.
— Kaj ĉu vi ankaŭ estas SAT-Amiko ?
— Jes, kompreneble mi estas amiko de SAT ; mi ĵus diris, ke...
— Ne, vi miskomprenis min. Mi volis diri, ĉu vi estas SAT-­Amikarano ?
— SAT-Amikarano ?... por esti sincera mi devas konfesi...
— Ke vi ne estas membro.
— Tio estas... efektive mi neniam bone komprenis, kial estas kaj SAT kaj SAT-Amikaro. Tio ŝajnas al mi io kiel ĉapelo kaj kapvesto.
— Do, por ne ofendi vin mi diros nur, ke vi ne sufiĉe esploris la demandon. Ĉu de longe vi estas esp-isto ?
— Nun de preskaŭ tri jaroj.
— Kaj kiel vi venis al la movado ? Ĉu vi vekiĝis iun matenon kun subita ĉiel-inspiro : « Mi iĝu esperantisto kaj sennaciisto ! »
— Kompreneble ne, blagulo, oni eĉ ne povas kompreni la vorton « sennaciisto », se oni ne jam scias esperanton.
— Do, kiel do tio okazis ?
— Nu, iom post iom. T.e. mi iam aŭdis la vorton « esperanto », kelkfoje legis artikoletojn pri ĝi, en gazetoj, sed havis nur tre nebulan ideon pri la afero. Sed iun tagon en mia ĵurnalo...
— En via ĵurnalo, ĉu ne ?
— Kaj kion vi legis en via ĵurnalo ?
— Mi legis informartikoleton pri esperanto kaj tio finiĝis per anonco pri ekspozicio en V., nemalproksime de mia hejmloko.
— Pri ekspozicio ? Interese... Kaj poste ?
— Mi havis nenion urĝan por fari tiun vesperon ; do, por pasigi la tempon kaj pro scivolemo mi iris al tiu ekspozicio por vidi...
— Kaj kion vi vidis ?
— Multajn aferojn : poŝtmarkoj, afiŝoj, diversaj ŝildoj kaj ĉefe multaj libroj, pro kio mi multe miris, ĉar mi tiam ne supozis, ke povas ekzisti literaturo en « artefarita lingvo ».
— Kaj kion vi faris poste ?
— Mi prenis flugfolion, en kiu estis la adreso de la perkoresponda kurso ; mi enskribiĝis kaj sufiĉe rapide progresis ; mi legis kelkajn librojn, kiujn mi mendis ĉe la libro-servo en Parizo ; mi vidis mencion pri « Sennaciulo », mi ekabonis ĝin, tio interesis min ; poste mi legis la « Vortojn de Lanti » kaj liajn « Leterojn », tio treege plaĉis al mi kaj eĉ konvinkis min kaj tial mi iĝis sennaciisto.
— Bonege, kamarado, bonege. Vi estas la modelo de la perfekta varbito. Sed ĉar nun vi jam estas ano nia kaj ne plu varboto, mi parolu malkaŝe : ĉu vi ne konscias, ke vi estis la « viktimo » de organizo, kies reto ampleksas la tutan teritorion, kaj tial sukcesis delogi kaj kapti vin el via vilaĝo, ne plu malpreni vin kaj konduki vin al la plej avangardaj pensoformoj de nia tempo.
— Brh ! Kiaj vortoj ! Kia komploto ! Nun mi havas senton, ke min kaptis sekreta societo kun nekonfesindaj ritoj. Kie do sin kaŝas la araneo ?
— Ne, Kamarado, ne timtremu sed pripensu nur tion : ĉu vi kredas, ke pro hazardo aperis tiuj artikoletoj en via gazeto, ke pro hazardo estis ekspozicio en V., ke pro hazardo vi aniĝis al la perkoresponda kurso, kaj pro hazardo vi abonis « Sennaciulon » kaj aĉetis librojn ?
— Jen nun io alia ! Vi provos al mi montri, ke iu Providenco gvidis min sur tiun vojon. Ho la ! Haltu. Nun ! ne plu estas sekreta societo, sed mistika sekto. Ankoraŭ pli malbone. Ĉesu tuj tie-ĉi : mi tute ne ŝatas la « Providencon », sed nur la homan penon kaj...
— Jes ja, ne koleru, flamiĝema novbakito. Ĝuste vi mem venas al mia ideo : ne temas pri Providenco, sed pri organizado, faro de homa penado, kio estas io multe pli serioza. Kaj tiuj faktoj, kiujn vi ĵus citis, kaj kiuj kondukis vin al ni, de kie ili venas, se ne estas mirakloj ? Kiuj agas ? Kaj organizas kaj tiel kaptas varbotojn ĝis en izolitaj vilaĝoj ?
— Mi ne scias. Pro tio mi ne demandis min. Supozeble la komitato, la kamaradoj de SAT en Parizo...
— La kamaradoj de Parizo ? ĉu vi kredas, ke la Parizanoj aspektas kiel Ŝiva ?
— Kiel Ŝiva ? Kiu estas Ŝiva ?
— Tiu hindua dio kun multaj brakoj. Ĉu vi opinias, ke ili povas zorgi pri la laboro de SAT, sendi artikolojn al la gazetoj, starigi ekspozicion en V., gvidi perkorespondajn kursojn kaj tiel plu, kaj tamen ne forlasi la SAT-oficejon en Parizo ?
— Nu. Sufiĉe da stultaĵoj. Vi volas demonstri al mi, ke tiun aparaton por kapti novulojn funkciigas SAT-Amikaro, ĉu ne ?
— Jes. Ĝuste tion.
— Tio estas bona. Sed mi estas sennaciisto, kaj tial mi ne ŝatas tian naciskalan organizon kiel via SAT-Amikaro. Ĉu vi legis kion verkis Lanti pri « Internaciismo » kaj « Sennaciismo » ?
— Jes, dankon. Efektive mi legis la klasikaĵojn. Sed pripensu jenajn faktojn : SAT kaj SAT-Amikaro troviĝas ambaŭ en Parizo pro historiaj cirkonstancoj, kaj eĉ uzas la saman ejon pro... ekonomiaj. Sed supozu, ke ni troviĝus en Japanio, en Brazilo aŭ en Kanado, ĉu vi kredas, ke la « kamaradoj de SAT en Parizo » povas zorgi pri la tiea propagando ?
— Kompreneble ne. Eĉ tio ne estas ilia tasko ; cetere SAT estas peresperanta asocio, kaj tial ne zorgas pri poresperanta propagando.
— Nu do vi mem diras. Via rimarko estas tute prava. Sed krome ĉu vi opinias, ke la SAT-Movado estas sat...urita kaj ne plu bezonas novajn membrojn ?
— Jen denove stultaĵoj.
— Sed kiu varbos ? Kiu « fabrikos » novajn esperantistojn ? Ĉu vi ne komprenas, ke necesas organizo por tion fari ?
— Jes, tio estas evidenta. Sed tiu nacia movado, tamen...
— Ne temas pri nacia movado, kara knabo. SAT-Amikaro zorgas ne pri Francio, sed pri la franclingvaj teritorioj ; ĝi eldonas afiŝojn kaj librojn, kiujn oni povas uzi ĉie, kie oni parolas france. Ne temas pri naciismo, ne eĉ pri nacio en tio, sed nur pri praktika organizado laŭ la ekzistantaj lingvoj. Kaj simile en aliaj landoj ekzistas aliaj Laboristaj Esperantaj Asocioj, kiuj propagandas en sia lingvo, kaj ili kunlaboras por propagandaj eldonoj en iu LEA-Komitato, kiu kunvenas dum la SAT-Kongresoj, paralele, sed neniel konkurence. Kaj tiel estas ne pro naciaj tradicioj, sed ĉar por propagandi oni ja devas uzi la naciajn lingvojn. Kaj tiu LEA, kiu en Francio kaj Belgio nomiĝas « SAT-Amikaro », atingas sukcesojn, ĉar ĝi havas kapon en Parizo, fakte ; sed ankaŭ, ĉar ĉie sur la tuta franclingva teritorio estas diskretaj, sed necesaj kamaradoj, kiuj kelkfoje kun la helpo de Parizo, plejofte laŭ lokaj iniciativoj organizas la propagandon. Kaj tiuj sindonemaj kamaradoj bezonas asocion por subteni ilin, kaj tiu asocio...
— ... estas SAT-Amikaro. Iom post iom mi jam komprenas.
— Kaj tiu asocio bezonas novajn anojn por subteni sin kaj plu labori. Cetere ĉar vi estas tiel konvinkita sennaciisto, ĉu vi zorge legis la Statutojn de SAT, komence de la jar-libro ?
— Jes, sed antaŭ longe, kiam mi aniĝis kaj mi ne scias, ĉu mi tiam ĉion komprenis.
— Do, relegu ilin zorge, detale, speciale la Gotenburgan Konvencion kaj la Amsterdaman Aldonon (P. 9-a de la jarlibro).
— Nu, nu, konsentite. Vi sufiĉe admonis min hodiaŭ. Kiom kostas la aniĝo al SAT-Amikaro ?
— Nur 8 frankojn kaj la numero de la C.C.P. estas : 1445-02 Paris. Sendi al K-do DELAYE, 9, rue de la Sources, 92-Sèvres.

Redakcio.

El SAT-Amikaro, novembro 1964.

Kategooriad: Esperanto

Unua postkongresa programero

Laup, 03/02/2013 - 01:09

La 5-an de aŭgusto ni vojaĝos... al la Mezepoko.

La celo de la vojaĝo estas koni la lokojn ligitajn al la tiel nomata "concejo abierto" (malferma konsilio) kaj la forua leĝaro, la komunuma reĝimo, la interhelpaj sistemoj, la popola romanika arto, kaj la historian kadron ene de kiu ĉio-ĉi disvolviĝas, proksime al Madrido.

Ni vizitos, el oriento al okcidento : Talamanca de Jarama, Patones de Arriba, Torremocha de Jarama (enhavanta romanikan surmuran pentraĵon de la XIII-a jarcento, kiu entenas, enskribita, la vorton "concejo" (konsilio)), la misteran kaj belegan monaĥejon de San Julián y San Antonio (La Cabrera), ĉio-ĉi ene de la Madrida Komunumo.

Ni trapasos la montaron per la monto-pasejo de Navafría kaj, jam en la provinco Segovia, ni vizitos la romanikan preĝejon de Duratón kaj, vojaĝ-fine, ni atingos Sepúlveda. La itinero tra ĉi-lasta kastilia vilaĝo inkludos viziton al la Muzeo de la Foruoj, kie ni omaĝos al la Foruo de Sepúlveda de 1076, ni supreniros al la Preĝejo de El Salvador, de la jaro 1093, kaj ni promenos tra la urbo, vere mezepokeca. Ni revenos al Madrido ĉe la noktiĝo. La ĉiĉerono estos Félix Rodrigo Mora, aŭtoro de la libro "Tiempo, historia y sublimidad en el románico rural" (Tempo, historio kaj sublimeco en la ĉekampara romanika arto).

Monaĥejo de San Julián y San Antonio (La Cabrera)
Kategooriad: Esperanto

01. La 01an de januaro 2013

Kol, 01/02/2013 - 23:55
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 01an de januaro 2013

Novjaraj kartoj por kaj de la rifuĝintoj

Japanoj havas kutimon sendi novjarajn kartojn al siaj amikoj kaj konatoj. Hodiaŭ mi tradukos kartojn aperintajn en la ĵurnalo Asahi jam la 26an de decembro.

1. S-ro Kobajaŝi Ken 32-jara loĝanta en la urbo Ĉigasaki en la gubernio Kanagaŭa helpas rifuĝintojn en la urbo Iŝinomaki en la gubernio Mijagi jam ekde la marto 2011. Li skribas en la karto : “Feliĉan Novjaron ! ‘Daŭro'. Ankaŭ en la lasta jaro naskiĝis varmaj homaj ligoj. Ĝis ridoj kaj trankvilo reaperos en Toohoku, ni ‘daŭre' klopodu”.
* La ĉina ideogramo en la karto signifas “Daŭro”, kaj vidiĝas serpento dekstre sube en la ideogramo, la jara besto de 2013.

2. F-ino Konno Nana 10-jara, kiu, rifuĝinte el la urbo Namie, najbara urbo de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima, nun vizitas lernejon en la urbo Nihonmacu en la gubernio Fukuŝima. Ŝi skribis al sia kara amikino en sia eksa urbo : “Denove ni marŝu mano en mano”.
Ĉiam ŝi ludis kun tiu amikino, sed nun ŝi ne scias, kie ŝi loĝas. “Kiam mi ludis, ĉiam ni estis mano en mano, tial kiam mi renkontos ŝin, mi volas esti same.”

3. S-ro Endoo Juukoo 57-jara, vilaĝestro de la urbo Kaŭauĉi, najbara urbo de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima, skribis sian deziron : “Revivu la urbo Kaŭauĉi !”
Li deklaris “Revenon al la urbo” en la lasta januaro, sed malpli ol duono de la vilaĝanoj revenis. Li kutimas skribi sian celon por la jaro en novjara karto. “Tiom forte ni revos, tiom multe nia revo realiĝos. Mi revas nur esperplenan estontecon”.

4. S-ro Ŭagoo Rjooiĉi 44-jara poeto loĝanta en la urbo Fukuŝima, skribis : “En la nova printempo niaj paŝoj faros vojeton”. “Ni bezonos longan tempon, sed venkinte malfacilon, ni volas konstrui vojon por ke homoj el la mondo vizitu Fukuŝima-on”.

5. S-ino Abe Jooko 66-jara loĝanta en provizora domo en la urbo Sooma en la gubernio Fukuŝima skribis al la helpanto en la urbo Komoro en la gubernio Nagano : “Feliĉan novjaron. Venis esperplena printempo. Mi trovis domon en la altejo”.
Ŝi perdis sian 39-jaran filon laborantan kiel fajrobrigadano. Rememorante lin, ŝi ofte larmas. Ŝi povis translokiĝi al altejo 2 kilometrojn for de sia eksa loĝejo.

6. F-ino Miura Naoko 20-jara studento, kiu lernas desegnadon, skribis al la loĝantoj de la urbo Oocuĉi en la gubernio Iŭate : “Viaj ridetoj donas al mi kuraĝon. Mi amas la urbon Oocuĉi”.
Mevo en la karto estas la urba birdo kaj rododendro sur la ĉapo estas la urba floro. En la maro flosas kvarpetala trifolio, esperante feliĉon al la urbo.
En la urbo nove konstruiĝos hotelo en junio, por kiu ŝi laboros. Ŝiaj gepatroj kontraŭis ŝin pro tio, ke la hotelo estos proksime de la maro, sed ŝi ne cedis.

7. Tri gefiloj de s-ro Suŭki Takaaki 46-jara, kiuj loĝas en provizora domo en la urbo Onagaŭa en la gubernio Mijagi, kulabore faris unu karton. Juzuha 4-jara filino ŝiris kolorajn paperojn en pecojn, Nao 11-jara filino desegnis tulipojn, vilolojn kaj leontodojn, gluante la paperpecojn, kaj Tomohiro 11-jara filo skribis “Ankaŭ en tiu ĉi jaro ĉiuj estu sanaj !” Ili sendos la karton al sia onklino en la urbo Sendai, kiu prizorgas ilin, kiam ilia patro iros fiŝkapti al la maro. De la hejma altaro vidas ilin fotoj de ilia patro kaj geavoj.

8. S-ro Haga Kijonari 85-jara desegnis al sia konato en la gubernio Mijazaki fiŝŝipon ekveturi de la fiŝhaveno Kesennuma en la gubernio Mijagi. Li perdis sian filinon en la cunamo, kaj tiu karto estas la unua post la cunamo. Li ne trinkis sakeon post la katastrofo, sed en la lasta aŭtuno li trinkis kun tiu konato kaj liaj kolegoj.

9. Haruto 4-jara skribis al sia patrino en la ĉielo. Li skribis “Mi fartas bone. Haruto”, helpate de sia avino Hiroko. Kvar tagojn post la cunamo li renkontis sian patrinon 25-jaran en la kadavrejo. Tiun vesperon li demandis de Hiroko, ĉu ŝi resaniĝos. Lastatempe li ofte diras : “Mi flugos per aeroplano al la ĉielo kaj akompanos ŝin al la hejmo”. Hiroko jam foje diris al li, ke la patrino mortis, kaj li nun ne ofte mencias la patrinon, sed li volas renkonti ŝin. Certe lia volo atingis la patrinon.

Kategooriad: Esperanto

31. La 31an de decembro 2012

Kol, 01/02/2013 - 23:54
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 31an de decembro 2012

Forpaso de Nakazaŭa Keiĵi

S-ro Nakazaŭa Kenĵi, aŭtoro de fama komikso/mangao “Nudpieda Gen”, forpasis la 19an de decembro 2012 en la aĝo de 73 jaroj.
Kiam li, 6-jara, estis kun najbarino apud la muro de sia lernejo en la urbo Hiroŝima, atombombo falis 1,2 kilometrojn fore. Tiu virino momente mortis, sed li postvivis la bombon, ĉar la muro ŝirmis lin kontraŭ radioj de radioaktiveco kaj varmo. Liaj patro, du gefratoj mortis subpremate de la falinta domo.
En 1961 li venis al Tokio por fariĝi komiksisto. Komence li verkis komiksojn, kiuj ne havis rilaton kun atombomba katastrofo, sed kiam li vidis, ke post la kremaciado de lia patrino, kiu mortis en 1966, ne restis ŝia cindro, li ekverkis kun kolerego al atombombo komikson “Sub la nigra pluvo” en 1968, kaj poste en 1973 li komencis publikigadi “Nudpieda Gen” ĝis 1987. Tiu ĉi lasta estis tiel ŝatata, ke entute pli ol dek milionoj da ekzempleroj vendiĝis kaj ankaŭ ĝi estis tradukita en dekkelkajn lingvojn, inkluzive de Esperanto.
Ne nur al atombomboj, sed ankaŭ al nukleaj centraloj li havis fortan koleron. En aprilo 2011 okaze de la 25-jariĝo de Ĉernobil, li diris : “Ni ne dependu de atomenergio, kiun ni homoj ne povas regi. Profitante tiun katastrofon, ni direktu nin al natura energio”. Li ankaŭ deziris, ke tia diskriminacio, kia okazis al hiroŝima-anoj pro radioaktiveco, ne okazu al fukuŝima-anoj.
Li suferis pro kancero, sed ĝis sia fino li bataladis same kiel la temo de “Nudpieda Gen” : “Fariĝu tritiko, kiu, ju pli ofte premate per piedoj, des pli forte kreskas”.

Mi estas surprizita pro la maldekstra foto fotita en decembro 2005, kiu aperis en la ĵurnalo Mainiĉi la 25an de decembro. Li tenas bildon de Gen kun la vortoj : “La plej valora trezoro por la homaro estas paco”. La saman bildon mi havas, ne ĝian kopion, sed orginalan ! Antaŭ preskaŭ 40 jaroj, mi, instruisto, planis havi ekspozicion en la lerneja kultura festivalo temantan pri Hiroŝima, kaj sendis al li leteron pri tio, kaj je miaj ĝojo kaj surprizo venis al mi tiu bildo. Li desegnadis tiun saman bildon dum pli ol 40 jaroj por la mondpaco.
Li mortis en la aĝo de 73-jaroj. Mi estas 71-jara, do ni apartenas al la sama generacio. Mi ne havas memoron pri la milito, sed mi havas fortan deziron por paco same kiel li. Heredante lian viglon, mi plu laboru por paco.

Mi gravuru la katastrofon en mian koron

s-ro Sonobe Tomohiro, 16-jara lernanto loĝanta en la gubernio Ĉiba

La 11an de marto 2011 atakis Japanion senprecedence granda tertremo. Post la katastrofo ĉiuj preparis sin kontraŭ eventualaj tertremoj, sed nun tia sinteno preskaŭ malaperis.
En tiu ĉi somero mi vizitis damaĝitajn urbojn, kie neniu troviĝis krom detruitaj konstruaĵoj kaj rubaĵoj. En mia koro tiuj pejzaĝoj estas firme gravuritaj. Mi forte decidis, ke mi ne forgesu la katastrofon. Post tiam, mi kutimas pensi pri la katastrofo ĉiun tagon. Ni devas transsendi tiun sperton al la postaj generacioj. Ni devas vivi pli bone, pensante pri la forpasintoj, kiuj ne povis plenumi sian revon.
(la ĵurnalo Asahi, la 29an de decembro 2012)

Feliĉan Novjaron al ĉiuj !

Kategooriad: Esperanto

23. La 23an de decembro 2012

Kol, 01/02/2013 - 23:54
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 23an de decembro 2012

Vojaĝo al la gubernioj Mijagi kaj Iŭate

Ekde la 12a ĝis la 15a de decembro mi vojaĝis al urboj laŭ la Pacifika Oceano en la gubernioj Mijagi kaj Iŭate. Hodiaŭ mi raportos pri tiu vojaĝo.

Vidu la mapon. Mi ekvojaĝis ekde la urbo Kesennuma, trapasinte la plinordajn urbojn Rikuzen-Takada, Oofunato, Kamaiŝi, Oocuĉi, Jamada kaj Mijako, ĝis la distrikto Taroo, norda parto de Mijako.
Kunvojaĝantoj estis 9, el kiuj 5 estis esperantistoj.

1. Urboj restariĝantaj kaj ne restariĝantaj
Troviĝas granda diferenco pri restariĝo inter la urboj, kiujn ni vizitis.

Mijako, nenie vidiĝis damaĝoj
Ekster la centra parto de la urbo troviĝas lokoj laŭ la marbordo, kie domoj malaperis, sed tiuj lokoj ne estas tiel vasta. En la urbo, la urbodomo situanta tuj apud la maro estis inundita ĝis la alteco de 3,4 metoroj, kaj la cumamaj ondoj atingis la stacidomon tra la ĉefaj stratoj, sed nun ĉio estas restarigita kaj ni ne povis vidi la spurojn de la cunamo.

Memortabulo en la urbodomo. La horloĝo haltis je la tempo de alveno de la cunamo. La ondoj atingis preskaŭ la plafonon.

Jamada, kie ni povis vidi restariĝon
La ondoj atingis la piedon de la urbodomo, do ĝis tiu loko ĉiuj domoj estis inundite forviŝitaj, tamen ni povis vidi restariĝon. La kialoj estas, ke tiu urbo havas fiŝhavenon kaj tie venas ŝipoj kaj la rilatantaj instalaĵoj estas rekonstruitaj, kaj ke la urbodomo estas ne difektita. En la urbo troviĝis provizoraj vendejoj.

Rikuzen-Takada, Oocuĉi kaj Minami-Kesennuma, kie ni tute ne vidis restariĝon
En Rikuzen-Takada kaj Oocuĉi, kiuj frontas al la golfeto, ĉio estis perdita inkluzive de la urbodomo. Oni nun malkonstruas restantajn betonajn konstruaĵojn, do pli kaj pli vastiĝas herbejoj. Tre mizere staras urbodomo en tiuj du urboj. Kvazaŭ kaŝite ĉe la montetoj kaj marbordoj troviĝis multege da rubaĵoj.

Oocuĉi. Ekster la kontraŭtajda digo troviĝis montoj da rubaĵoj.

En la urbo Rikuzen-Takada la hotelo Capital kaj granda vendejo Takada-Macubara restis en la sama stato kiel tuj post la cunama atako. Ene de la vendejo granda pinarbo ankoraŭ restis kaj betona muro pendis de la plafono. Ĉio estas sama kiel en la lasta jaro, krom refunkciinta benzinstacio.
La sola pinarbo nomata “Pinarbo de Espero” el 70000 pinarboj, kiuj staris laŭ la marbordo, jam mortis kaj estis hakita, kaj nun granda truo troviĝas tie, ĉar oni eĉ la radikon elfosis. Oni havas planon restarigi tiun pinarbon post kemia konservado. Tamen kiam mi vidis tiun truon, mi sentas, ke ankaŭ en mia koro ekestas truo.

Pejzaĝo de la urbo Rikuzen-Takada de la stacidomo. Dekstre vidiĝas la urbodomo kaj antaŭ ĝi estas la duone malkonstruita urba halo. Ĉiuj homoj mortis, kiuj rifuĝis al ĝi. Dekstre estas superbazaro Maiya. Ene ankoraŭ restas rubaĵoj same kiel tuj post la cunama atako.

Ĉirkaŭ la stacidomo de Minami-Kesennuma, la situacio estis simila. _ La cunamo venis de la haveno, glutis la stacidomon kaj plu iris enlanden 300 metrojn. Tiu distrikto estis la plej prospera, sed nun neniu restis krom difektitaj betonaj konstruaĵoj, kiuj atendas malkonstruadon.

De la stacidomo al la haveno

Multaj loĝkvartaloj estas jam ne loĝeblaj
La registaro malpermesas konstruadon de domoj en inunditaj lokoj.
En la distrikto Katagiŝi en la urbo Kamaiŝi 90 domoj estis detruitaj kaj restis nur konstruaĵo de la elementa lernejo, kiun oni nun malkonstruas.
Baldaŭ nenio restos, kiu rememorigas al la loĝantoj la antaŭan vilaĝeton.
La eksaj loĝantoj ne rajtas konstrui domon en la antaŭa loko, tial ĉiuj loĝas en provizoraj domoj ekster la distrikto. Ili devas sendependiĝi en tri jaroj, sed estas dubinde, ke ili povos fari tion, ĉar mankas al ili loko por domkonstruado kaj certe ankaŭ mono.
En la urbo Oocuĉi preskaŭ nenio vidiĝis en la antaŭa loĝkvartalo krom herbejoj kaj lagetoj. La tero sinkis kaj en iuj lokoj ŝprucas akvo el akvoduktoj. Oni jam ne povas rekoni sian terenon. Pripensante la kordoloron de eksaj loĝantoj, mia koro fariĝis plena de malĝojego.

Lagetoj en la eksa loĝkvartalo. Antaŭe oni ne povis vidi la pordegon de la kontraŭtajda digo de ĉi tie, sed nun ĉio estas klare videbla.

2. Fervojoj detruiĝis
Ni volus vojaĝi per trajno, sed tio ne eblis. Ĉie laŭ la marbordo la trajnlinioj estis rompitaj. Stacidomoj estis perditaj kaj sur la kajoj restis nur flavaj zonoj por blinduloj.

La stacidomo de Rikuzen-Takada. Vidiĝas montetoj da rubaĵoj.

Malaperinta fervoja ponto sur la rivero Oocuĉi. En la rivero ni vidis multajn salmojn.

Antaŭ la stacidomo Ŝiŝiori-Karakuŭa sidas granda fiŝŝipo 60 metrojn longa kaj 330 tunojn peza.

Post kiam ni vidadis detruitajn stacidomojn, ni vidis trajnon kuri ĉe la stacidomo Taroo. La domo de la stacio estis detruita, sed la reloj situis en plialta loko nedifektite. Kiel ni estis ĝojaj ! Ni supren kuris al la kajo kaj vidis relojn ne rustintajn. De la kajo ni vidis la urbon, kaj tie etendiĝis sendoma herbejo.

3. Renkontiĝoj
Tooni en la urbo Kamaiŝi
Por vojaĝi en Toohoku, ni profitis la okazon de la koncerto por kuraĝigi lernantojn en la vilaĝo Tooni. Tiu ĉi estas la dua koncerto, kaj en ĝi Carol el Usono ludis harpon. Ni donacis al la lernantoj monon kaj kukon.
Lernejestroj de la elementlernejo kaj mezlernejo same diris en siaj salutoj, ke la lernantoj tre vigle kaj senprobleme vizitas la lernejon, sed ĉu tio estas vera ? Iliaj gepatroj perdis laboron, kaj ili mem certe suferas pro la teruro de la cunamo.
Mi donacis grandan foton de mano donacitan de Marie-ho, instruistino de Marseille, Francio. Ĝi estas artaĵo de belga fotisto, kaj kiam ŝi trovis ĝin, ŝi sentis, ke la mano volas iri al Japanio. Tuj post la katastrofo ŝi komencis sendi donacojn al la lernejoj, nome desegnaĵojn fare de siaj lernantoj. Tio estas tre bona provo internacia, sed bedaŭrinde la japana flanko ne estas tiel serioza. Mi esperis, ke tiu amikiĝo estos unu el la bonaj aferoj ekestintaj el la katastrofo, sed mi timas, ke tio ne daŭros longe.

S-ino Hasegaŭa Joŝie
S-ino Hasegaŭa loĝis en la distrikto Tooni ĝis la katastrofo. Ŝi perdis domon, ŝipojn, laborejon, sekve laboron. Ŝia filo ne fartas bone post la katastrofo pro koŝmaro, kaj translokiĝis al la ĉefurbo Morioka. Ŝi venis al la koncerto, kaj prezentis al ni la detruitan havenon. Ŝi rakontis al ni sperton, kiam venis la cunamo.
“Kiam okazis la tertremo, mi timis grandan cunamon, kaj hastigis al mia edzo kune rifuĝi, sed mia edzo ne aŭskultis min, eksteren rigardante el la dua etaĝo. Ni konstruis ŝipon antaŭ ne longe, do li volas vidi, kio okazos al ĝi. Tamen kiam ni vidis, ke la fundo de la maro aperis pro la cunamo, ni decidis rifuĝi. Dume ni vidis maljunulojn kaj kuraĝigis ilin kune rifuĝi, sed ili rifuzis, dirante : “Ni estas maljunaj. Ne zorgu pri ni, kaj vi mem rifuĝu”.
Ni apenaŭ sukcesis forkuri de la cunamo. Poste ni savis multajn homojn el la ondoj de la cunamo. Nun ni vivas nur por mia filo, kiu volas fariĝi sciencisto”.

Estrino de la hotelo Hoorai en la urbo Kamaiŝi
Kiam venis la cunamo, ni grimpis sur la najbaran monteton preskaŭ nudpiede. Kiam finis la cunamo, ni provis reveni rekte al la hotelo, sed tio ne eblis. Ni transiris la monteton kaj revenis. Sed dume ni vivis en la frosto, do dum la sekvantaj kvar tagoj mi ne havis senton en la suba korpo. Mi estas ĝoja, ke vi venis al nia hotelo. Ni ne petas helpomaterialojn, sed esperas, ke vi ne forgesos nin.

Fine mia decido
Mi ne forgesu,
Iŭate, Mijagi
kaj Fukuŝima,
kiel sincera homo,
kiel mia starpunkto.

Kategooriad: Esperanto

17. La 17an de decembro 2012

Kol, 01/02/2013 - 23:16
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de decembro 2012

Forĵeto de “forĵeto de atomenergio”

Hodiaŭ estas mia 71-a naskiĝtago, sed mi devas raporti pri malĝoja novaĵo. Tio estas granda venko de Liberala Demokratia Partio (LDP), fakte granda malvenko de Demokratia Partio (DP).
Dum la pasintaj tri jaroj DP regis Japanion, komence multe subtenate de popolanoj, kaj dume pli kaj pli perfidante ilin kaj perdinte la subtenon, kaj fine spertis grandegan malvenkon, tute malŝatate. LDP venkis, sed en efektiveco ĝi akiris negativan venkon. 40% de la popolanoj ne iris baloti, ĉar ili jam ne esperas bonon en politiko aŭ ne trovis elektindan partion. El 60% de la balotintoj, nur 27,6% elektis LDP-on, tamen tiu rezulto havas gravan influon al la energipolitiko de Japanio.
La energipolitiko de LDP estas :
1. Dum la venontaj tri jaroj ĝi decidos, ĉu refunkciigi aŭ ne la reaktorojn.
2. Dum la venontaj 10 jaroj ĝi decidos la plej taŭgan konsiston de elektraj fontoj.
Tiu politiko estas nebula por trompi la popolanojn, sed ĝi klare celas
1. refunkciigi reaktorojn, kiujn la Kontrolkomitato de atomenergio konfirmos sekuraj,
2. teni atomenergion,
3. forĵeti la energipolitikon deciditan de DP, kiu enhavas “forĵeton de atomenergio ĝis la fino de 2030-aj jaroj”.
LDP estas dekstra partio kaj subtenata de la industria mondo, tial ĝi agados akorde de la kapitalistoj kaj kontraŭ popolanoj. Mi elkore deziras, ke dum la venontaj 3 aŭ 10 jaroj ne okazos granda tertremo kaj grava akcidento. LDP estas tre optimisma pri la eventualaj katastrofoj. Ĝi kaj ankaŭ multaj japanoj ankoraŭ stulte kredas, ke japanaj reaktoroj estas perfekte sekuraj. Ili forĵetos ankaŭ suferantojn de Fukuŝimo.

Unu jaron post la “fino de la akcidento”

La 16an de decembro 2011 la ĉefministro de DP Noda Joŝihiko deklaris la finon de la akcidento de la centralo n-ro 1 de Fukuŝimo. Kia estas la nuna stato de la centralo ?
La 27an de novembro TEPCO mezuris radioakticecon de la reaktoro n-ro 3 per du robotoj kaj trovis 4780 milisivertojn da radioaktiveco, 3.7-oble pli forta ol antaŭ unu jaro. Kiam okazis la akcidento, en la funkciantaj reaktoroj n-roj 1-3, nukleaj brulaĵoj fandiĝis, la reaktorsekurejoj rompiĝis kaj la reaktordomoj eksplodis, disĵetante kvantegon da radioaktivaj substancoj. Ĉi-foja forta radioaktiveco montras, ke ankoraŭ nun okazas radioaktiva poluado.
En la centralo oni konservas 76500 tunojn da multege poluita akvo. En la lasta junio la kvanto estis 100000 tunoj, do oni ne sukcesis multe malpliigi la kvanton. Kaj krome troviĝas 207000 tunoj da akvo enhavanta radioaktivajn substancojn kaj salon el tiu senpoluigado. Nun oni povas vidi vicojn da akvokonservujoj en la tereno.

Bildo el TV-stacio NHK aperinta la 7an de novembro 2012

Ankoraŭ ne klara estas la eno de la raktoroj. En la reaktoro n-ro 2 funkcias nur 14 el 41 termometroj, kaj el tiuj 14 nur unu mezuras temperaturon de la fundo, kaj per ĝi oni “konstatas”, ke la reaktoro troviĝas en la stato de “haltado en malvarmo”.

Aktivaj faŭltoj sub la reaktoroj

La 10an de decembro 2012 la Kontrolkomitato de atomenergio konkludis, ke sub la reaktordomo de la atomcentralo de Curuga en la gubernio Fukui troviĝas aktiva faŭlto, kaj la komitatestro Tanaka klarigis, ke ĝi ne povos komenci ekzamenon pri la sekureco de la reaktoro por ĝia refunkciigo.
La 14an de decembro membroj de la Kontrolkomitato de atomenergio, kiuj esploris la tavolon sub la reaktoro de la atomcentralo de Higaŝi-doori en la gubernio Aomori, klarigis, ke probable troviĝas aktiva faŭlto sub la reaktoro.
Laŭ la leĝo estas ne permesite konstrui atomcentralon sur aktivaj faŭltoj, tamen ofte aŭ certe la elektraj kompanioj prezentis falsajn dokumentojn al la registaro kunlabore kun subaĉetitaj scienculoj. Japana insularo staras sur multaj grandaj kaj malgrandaj faŭltoj, do ĝi tute ne estas taŭga por konstrui tiaj danĝeraj instalaĵoj, kiel atomreaktoroj.
La 14an de decembro la komitatestro s-ro Tanaka Ŝuniĉi diris en la kunsido de atomenergikomitatanoj el Britio, Francio kaj Usono, ke la nuna sinteno de la elektraj kompanioj en Japanio estas tiel nekontentiga, ke li ne povos facile permesi refunkciigon de reaktoroj. Tiu komitato estis fondita post la akcidento kiel “sendependa komitato”, sed multaj kritikis tiun estron kiel porkompanian scienculon. _ Certe li provas ŝajnigi sin ne tia, ricevinte fortan kritikon de popolanoj.

Blogo de s-ino Jazaki en Fukuŝimo

Mi ricevis mesaĝon de s-ino Jazaki Jooko, kiu loĝas en la urbo Fukuŝima. En ŝia blogo ŝi montras per kelkaj fotoj, kiamaniere oni senpoluigas parkon. Pro la homa eraro senkulpaj arboj estas hakitaj, nenion protestante. Viztu la suban retejon :
http://koharu-verda.jugem.jp/?eid=560

Kategooriad: Esperanto

La “leĝo de malnobluloj” en Rusio kaj dekmiloj da subskriboj por malfondo de la Ŝtata Dumao

Laup, 12/29/2012 - 14:08

La “leĝo de malnobluloj” en Rusio kaj dekmiloj da subskriboj por malfondo de la Ŝtata Dumao

Dum lastaj tagoj la Ŝtata Dumao, la supera leĝdona organo en Rusio, akceptis la novan leĝprojekton (№ 186614-6), kiu kaŭzis amasajn protestojn ne nur en nia lando, sed en la tuta mondo. Temas pri “leĝo de Dima Jakovlev”, aŭ “leĝo de malnobluloj” (« закон подлецов »), kiel oni ĝin nomas en Rusio, malpermesanta al eksterlandanoj adopti infanojn el Rusio kaj rompanta la interkonsenton inter RF kaj Usono pri adoptado de rusiaj infanoj (Vaŝingtono, la 13-a de julio 2011). La “leĝo de malnobluloj” estas respondo de Rusio al la usona “leĝo de Magnitskij”, kiu malpermesas viziti Usonon al kelkaj ruslandaj ranguloj-friponoj, kiujn koncernas morto de Sergej Magnitskij en malliberejo (en Moskvo).

Jam delonge en Rusio estas tre multe da infanoj, kiuj restis sen siaj gepatroj, devas vivi en specialaj orfejoj, ofte – en teruraj kondiĉoj. Samtempe multaj orfoj estas malsanaj, kaj ili preskaŭ ne povas trovi novan familion por si : laŭ oficiala statistiko, en 2011a jaro en Usono estis adoptitaj 956 infanoj, el kiuj 89 estas invalidoj. Laŭ la nova leĝo, rusiaj infanoj ne rajtos esti adoptitaj en Usono kaj, verŝajne, mortos sen familio. Kaj tion ni povas diri eĉ ne konsiderante kiom ofte en nia lando gepatroj mem mortigas siajn infanojn (sed rigardu la statistikon pri tio !).

La 21-an de Decembro deputitoj de la Dumao dum la 3-a konsiderado akceptis la novan leĝon : 420 el 450 voĉdonis “por”, 7 – “kontraŭ”. Tuj post la decido moskvanoj organizadis pikedojn, poste dispelitajn de polico, alportis infanajn ludilojn al la Dumao. Ĵurnalistoj organizis kolektadon de subskriboj kaj dum du tagoj kolektis 100 000, kiuj estis ignoritaj. Samtempe en Usono oni subskribadas la peticion por enskribi la rusiajn deputitojn kaj Prezidenton V.Putin en la “liston de Magnitskij” (sed, bdaŭrinde, rapide ĉesis…).

Nuntempe la opozicia “Nova gazeto” komencis kolekti subskribojn por malfondi nelegitiman Dumaon. Post kelkaj horoj oni jam akceptis pli ol 20 000 subskribojn. Dum la sekvaj tagoj la protestoj en Rusio daŭros.

http://asozd2.duma.gov.ru/main.nsf/%28SpravkaNew%29 ?OpenAgent&RN=186614-6&02 – teksto de la leĝprojekto
http://www.usynovite.ru/statistics/2011/7/ - statistiko pri adoptitaj infanoj en 2011
http://www.interfax.ru/society/txt.asp ?id=281548 – kiel oni mortigas infanojn en Rusio
http://www.novayagazeta.ru/news/61753.html - pri ol 20 protestantojn malliberigis polico dum la pikedoj
http://www.novayagazeta.ru/inquiries/12.html - subskriboj ĉe “Nova gazeto”
http://vk.com/zakon2012 - grupo en vk.com kontraŭ la nova leĝo.

25.12.2012 Bervinov Dmitrij

Kategooriad: Esperanto

Programeroj konfirmitaj

Kol, 12/26/2012 - 22:35
Jen listo de programeroj kiuj, se ne okazas eksterordinaraj neatenditaĵoj, estos disvolvitaj dum la kongreso.

Estas jam konfirmitaj (decembro 2012) jenaj programeroj :

- Prelego de Antonio Marco Botella, aŭtoro, inter multaj aliaj, de la verkoj "Laboristaj kronikoj" kaj ties hispanlingva versio "Crónicas del Movimiento Obrero Esperantista".

- Prelego de Toño del Barrio pri "Ideologiaj tendencoj en la hispana Esperanto-movado".

- Prelego de Félix Jiménez Lobo, aktivulo pri etikaj bankoj, pri "Socia ekonomio".

- Prelego de Irina Gonĉarova pri "Rusa pentrarto".

- Prelego de Nikolao Gudskov pri "Krokodiloj".

- Prelego de Pierre Soubourou "Ŝtonĉjo" pri "Veganismo (vivmaniero rilatanta al la vegetaĵismo) estas politika afero".

- Prelego de Miguel Fernández pri “Kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia poezio”, kadre de prezento de la libro “Poezio : armilo ŝargita per futuro”.

- Debato (hispanlingve, kun samtempa tradukado) pri “Esperanto ekster Esperantujo. Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj”. Kun partopreno de gazetoj “Tierra y Libertad”, “Germinal”, jam konfirmita, kaj aliaj konfirmotaj.

- Atelieroj gvidataj de Jorge Camacho pri poezio kaj pri gazetfarado (Beletra Almanako).

- Ateliero gvidata de Miguel G. Adúriz pri “Filmetoj. Jutubo”.

- Ateliero gvidata de Pierre Soubourou “Ŝtonĉjo” pri “Pretigo de prelego”.

- Prezentado de Franjo Leveque de la venonta SAT-kongreso.

Kategooriad: Esperanto

Bildaro

Pühap, 12/23/2012 - 13:35
Jen kelkaj bildoj pri la kongresejo :
Kongresejo (dum ties konstruado)
Tuj apud metrostacio
Enirejo (el apuda strato)
Enirejo
Parkejo
Parto el la akcepteja areo
Manĝejo
Dulita ĉambro
Dulita ĉambro
Lavabo interne de la ĉambroj
Necesejoj
Duŝejoj

Krome, en la propraj retpaĝoj de la kongresejo aperas aliaj fotoj.

Kategooriad: Esperanto

Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj

Pühap, 12/23/2012 - 02:07

Estiel civitanoj, ni agu en ĉiu lando por ke Palestino rapide estu agnoskita

« Ŝtato, laŭ la plano 1947 de UNo »

Ununura solvo por estigi Pacon en tiu monda regiono ;

La mapoj estis ekstraktitaj el artikolo redaktita de S-ro Joël Luguern aperinta en la Revuo « Civitanoj de la Mondo » de la 2-a kaj 3-a kvaronjaroj 2012.

Colette Weiss - mondcivitanino n-ro 102927
André Weiss - mondcivitano n-ro 102422
Decembro 2012

Kategooriad: Esperanto

06. La 06an de decembro 2012

Laup, 12/15/2012 - 23:26
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 6an de decembro 2012

Post la katastrofo policanoj kaj defendkorpusanoj serĉis kaj serĉis mortintojn, kaj la kadavroj vicis en lernejaj gimnastikejoj kaj urbaj haloj. Oni ne raportis pri tio, en kia stato estis tiuj kadavroj, sed certe multaj estis terure difektitaj. Mi trovis artikolon pri virino, kiu zorgis tiujn kadavrojn, en la dimanĉa versio de la ĵurnalo Akahata (la 2an de septembro 2012). Tiu artikolo tre kortuŝis min, do longe mi volis traduki ĝin. Hodiaŭ mi havas iom da libera tempo por tio.

Reakirigu al la mortintoj la antaŭan mienon kaj donu trankvilon al la familianoj

Ne kredebla sceno aperis

Forpreninte sablerojn kaj marherberojn el la hararo, ŝampuinte la kapon, kuracinte la vundojn, masaĝinte kaj tualetinte la vizaĝon por rozkolorigi la haŭton, moliginte la korpon kaj metinte la manojn sur la bruston, ŝi diris al la familianoj de la mortinto : “Ĉio finiĝis”. Rigardante la vizaĝon, ĉiuj familianoj unuvoĉe kriis : “Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi vivus”.
S-ino Sasahara Ruiko, 40-jara enbalzamigistino (enĉerkigistino), bonordigis pli ol 300 kadavrojn kiel volontulino. Ŝi eniris en la damaĝitan regionon unu semajnon post la cunamo, kunportante helpomaterialojn. Dum ŝi distribuis tiujn aĵojn al la suferantoj, ŝi ĉiam pensis pri mortintoj. Kiam ŝi unuan fojon vizitis gimnastikejon de mezlernejo en la urbo Rikuzen-Takada en la gubernio Iŭate, ŝi vidis nekredeblan scenon….
Vicis kelkdek kadavroj sur la planko, kaj sekvadis ilin novaj kadavroj. Ĉiuj estis malpuraj kaj vunditaj, forfluigite de la cunamo kune kun detruitaĵoj. Ŝi kortuŝiĝis kaj diris al si : “Mi devas beligi ilin !”

Paĉo vekiĝu !

La unua mortinto, kiun ŝi prizorgis, estis 17-jara lernantino. Tuj post kiam ŝi forkuris el la lernejo, ŝi estis atakita de la cunamo, kaj ŝi tute aliformiĝis. Eĉ ŝiaj gepatroj ne povis rigardi, nek tuŝi ŝin.
Per la lertaj manoj s-ino Sasahara reakirigis al ŝi ridetojn sur ŝiaj vizaĝoj. Ŝiaj familianoj, ĝis tiam fermitaj en peza silento, ekkaresis ŝian kapon, alparolis al ŝi kaj faris la lastan adiaŭon.
Por bonordigi 10-tagan bebon, ŝi bezonis tri horojn. Ŝia patro, kiu perdis sian voĉon pro tro da ŝoko post la morto de siaj edzino kaj filineto, unuan fojon plorkriis, rigardante la filineton.
“Li neniam estas mia paĉo !”, kriis knabeto, rigardnate la kadavron. Sed kiam s-ino Sasahara finis la zorgadon de lia patro, li alparolis al la kadavro : “Aĥ, li estas mia paĉo ! Vekiĝu !”, kaj longe li ne forlasis la ĉerkon.
S-ino Sasahara klopodis reakirigi al la mortintoj sian antaŭan mienon. Ŝi serĉis ridfaltojn kaj refaris mienon kun rido.
Ju pli multaj tagoj pasis, des pli difektiĝis kadavroj kaj des pli putriĝis. Ŝi ne havis multe da tempo por manĝi kaj foje dormis en la aŭtomobilo.
Kiam ŝi sinsekve traktis bebojn, ŝi mem mense preskaŭ difektiĝis. Ŝi estas patrino de du gefiloj. Ŝi telefonis al siaj amikoj kaj ploregis.
Kiam elĉerpiĝis perukoj, ŝi uzis siajn harojn. Kiam tualetaĵoj kaj sorba vato preskaŭ elĉerpiĝis, ŝia agado aperis en ĵurnaloj kaj atingis ŝin multaj varoj el la tuta Japanio. “Bonkoreco de multaj homoj kuraĝigis min. Se ne, mi ne povus elteni tiujn tagojn”, ŝi diras, retrorigardante. Ŝia volontula laboro daŭris ĝis julio.

En malĝojo ekzistas memoro de mortintoj

Utiligante siajn spertojn kiel flegistino, ŝi fariĝis enĉerkigistino antaŭ 10 jaroj. Post tri tagoj ŝi volis ĉesi la laboron. La unua kadavro, kiun ŝi traktis, estis putra. Veterana kolego fermis la kovrilon, dirante, ke li ne povas trakti lin. Ankaŭ ŝi ne volis. Ŝi vizitis la templon kaj preĝis : “Budho malaperigu tiun imagon el mia memoro”. Sed la imago ne malaperis, malgraŭ tio, ke ŝi multe provis. Revenadis al ŝi malĝojaj krioj de familianoj de la mortinto, kaj fine ŝi decidis trakti lin. Ŝi diras : “En kia ajn stato kadavroj troviĝas, mi nun ne ŝanceliĝas”. “En granda malĝojo troviĝas la memoroj kaj la varma koro de la mortinto. Kiam la familianoj povas konfirmi tion, malĝojo transformiĝas en kuraĝon por pluvivi”. “Suferantoj de la cunamo, sentante grandan malĝojon, provas restariĝi. Vi ne forgesu ilin”. (Fino)

Sube estas la desegnaĵoj, kiun ŝi mem faris. Troviĝas kvar desegnaĵoj kaj apude estas ŝiaj komentoj. Mi tradukos tiujn.

1. 17-jara lernantino : Patro ploris, dirante : “Pardonon pro tio, ke mi ne povis protekti vin”. Avino diris : “Ŝi ne kritikas vin”, kaj avo diris : “Dankon pro tio, ke vi naskiĝis ĉe mi kiel nepino”. Mallonga tempo, sed por la familianoj, kaj por ŝi, grava tempo.

2. Patro : “Tiu viro neniam estas mia patro !” kriis knabo. Mi aŭdis tion, kaj tuj alkuris al li. Post kiam la patro beliĝis, la knabo multe alparolis al li.

3. Kadavroj.

4. 10-taga bebo : Patro, kiu perdis la voĉon, rigardante vin beligita, ploregis kun la kapo sur la planko. “Finfine mi povis plorkrii !” Dirante tion, li karesis vin.

Kategooriad: Esperanto

10. La 10an de decembro 2012

Laup, 12/15/2012 - 23:21
Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 10an de decembro 2012

La Naŭa Simfonio de Beethoven

Hieraŭ, la 9an de decembro, okazis koncerto de la Naŭa Simfonio de Beethoven en mia urbo. Jam post la fino de la dua mondmilito, en Japanio komenciĝis kutimo havi koncerton de tiu simfonio. En mia urbo tiu koncerto komenciĝis en 1973, do la ĉi-jara estis la 40-jara, jubilea koncerto. Tiu simfonio bezonas korusanojn, kiuj kantas en la 4a movimento. Mi estis korusano dum pli ol 20 jaroj kaj el tiuj jaroj mi estis korusestro dum 13 jaroj.
En la lastjara koncerto, aŭskultante la simfonion, al mia kapo venis tute aliaj bildoj, ol en la pasintaj jaroj, nome scenoj el la cunamo, pri kio mi jam skribis en la raporto de la 11a de decembro 2011, tamen ĉi-jare ne ofte aperis tiuj en mia kapo. En la koncerta kajero, en la lasta jaro preskaŭ ĉiuj korusanoj menciis la katastrofon, sed en la ĉi-jara nur unu faris tion. Do certe jam multaj ekpensis, ke la katastrofo estas okazintaĵo de la pasinteco.
Tamen la suferantoj pli kaj plu suferas. Hieraŭ vespere venis telefonvoko de mia amikino loĝanta en la urbo Fukuŝima. Post la tertremo relative granda, kiu okazis la 7an de decembro, ŝi fariĝis denove tre nervoza kaj vizitas la hospitalon. Krome la domo de ŝia forpasinta patro, kiun ŝi luigis al alia homo, difektiĝis kaj bezonas monon por la riparado. Ŝi estas pensiulino kun handikapa filo kaj senedza, do ŝi multe suferas pro manko de mono. Pripensante sian estontecon, ŝi fariĝas tre maltrankvila kaj ne povas dormi bone.
Ŝia amikino, kiu rifuĝis al alia urbo el la urbo Tomioka, najbara de la centralo de Fukuŝima, ne povos reveni al sia hejmo, eble eterne, ĉar ŝia distriko estis agnoskita kiel nerevenebla distrikto pro forta radioaktiveco. Ŝi translokiĝis kelkajn fojojn de unu rifuĝejo al aliaj, kaj nun loĝas en Toĉigi, najbara gubernio de Fukuŝima.
Antaŭhieraŭ s-ino H, kiu translokiĝis al la urbo Morioka el la marborada urbo Kamaiŝi perdinte siajn domon kaj laboron, telefonis al mi. Ŝia filo 15-jara suferas pro koŝmaro pro la cunamo kaj ne povas viziti la lernejon. Ŝi ĉiel volas savi lin el tiu mensa mallumo, kaj volas sendi lin al eksterlando por liberigi lin el terura memoro de la cunamo. La 15an mi iros al ŝia urbo, do tiam ni renkontiĝos kun ŝia filo. Mi opinias, ke Esperanto savos lin.
Hieraŭ multe neĝis en la norda parto de Japanio. Multaj suferantoj vivas en malgranda provizora domo kun manko de sufiĉa enspezo en la malvarma regiono Toohoku.

Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo

S-ino Takadate Ĉieko, kiu loĝas en la gubernio Iŭate, severe damaĝita gubernio, sed mem ne suferis pro la tertremo kaj la cunamo, komencis helpi 130 lernantojn de la komunumo Tooni de la urbo Kamaiŝi. Ŝi daŭre agadas por tio, kaj en tiu ĉi jaro ŝi lanĉis novan projekton : kanti “Rekviemon al viktimoj de la Granda Tertremo de la Orienta Japanio” ne nur en Japanio sed ankaŭ en eksterlando.
Tiu ĉi rekviemo estis versita kaj komponita de la Asocio de eksaj lernejestroj de superaj mezlernejoj en Iŭate. Ĝi havas tre malĝojan verson kun arkaika stilo, do mi ne estis pozitiva pri tiu rekviemo, sed s-ro Makino Micuo, gvidanto de korusoj, loĝanta en Jokohamo, ŝatis ĝin kaj tuj sendis la tekston al s-ro Koniŝi Gaku, fama esperantisto kaj kant-tradukisto, kiu tuj tradukis ĝin kaj resendis al s-ro Makino. Mi lernis de tiuj du gravuloj, kaj decidis partopreni en la projekto.
Hodiaŭ mi kunsendas la verson kaj la muziknoton al vi kun peto, ke en la venonta marto, okaze de la du-jara datreveno de la Tertremo vi organizu koruson en via Esperanto-grupo kaj en aliaj lokoj kaj kantu la rekviemon. La melodion vi povas aŭskulti sube :
http://www.nicovideo.jp/watch/sm19386293 (nikoniko-filmo)
http://youtu.be/zvIL_gbTsK4 (YouTube)

Komence ŝi petis min traduki la tekston en la anglan, sed mi rekomendis, ke ni traduku ĝin en Esperanton, kio ebligas nin pli disvastigi la rekviemon. Do por konsoli la animon de la viktimoj, por helpi la suferantojn restariĝi, por batali kontraŭ la atomenergipolitiko kaj por montri al la mondo la grandajn forton kaj kapablon de Esperanto, mi petas vian kunlaboron.

Rekviemo al la viktimoj de la Granda Tertremo en la Orienta Japanio
trad. KONISI Gaku

1.

Ho nun skuiĝas montoj
kaj jen bruegas maro.
Ho, parencar', ho, infanar'
kaj kara amikar' !
Abrupte sen salut' foriris vi
senspure de ni.

Obsedas nin la memor'
kaj eltrempas nin malgoj'.
La manojn kunpremu ni
kun kviet' en la kor',
por ke restadu en trankvil'
la animoj en Paradiz'.

2.

Ho nun ŝvebadas nuboj
en blu' de la ĉielo.
Ho, parencar', ho, infanar'
kaj kara amikar' !

Jen Ksitigarbo grace benas vin
per hela ridet'.
Defie intencas ni
rekonstruon de l' hejmlok'.

Do budhoj subtenu nin,
por ke bela florar'
por ĉiam daŭre garnu ĝin
por ornam' kaj firma protekt'.

3.

Ek nun al la projekto
por ni tre grandioza !
Ho, parencar', ho, infanar'
kaj kara amikar' !

Per via propra viv' instruis vi
ekagi al cel'.
En la dektria de mart'
nin atakis tertremeg'.

Ĝin plu transrakontos ni,
ĵuras ni en la kor'.
Do vi animoj en trankvil'
restu pace en Paradiz'.

Kategooriad: Esperanto